Jaklovce, hungare Jekelfalva, germane Jeckelsdorf estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Jaklovce situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Košice-Brezno. Gelnica troviĝas je 5, Prešov je 23, Košice je 26 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1292, poste en 1344 en latina formo "villa Jekel". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Jekelfalva 1073 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Gölnicbánya, poste jam kiel Jaklovce al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jaklovce 1958 homoj, (1921 slovakoj).
Vidindaĵoj
Famuloj
En la iama Jekelfalva naskiĝis hungara botanikisto József Andrasovszky.