Nováčany, hungare Jászóújfalu (jAsOUjfalu) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
Situo
Nováčany situas sub monto 727 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 15 km-ojn.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1323 en formo "Wyfolu" (=nova vilaĝo). En 1910 loĝis en Jászóújfalu 418 homoj, (297 hungaroj, 117 slovakoj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Jászóújfalu rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Nováčany 657 homoj, (627 slovakoj, 10 ciganoj, 6 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵo
Famuloj
En la iama Jászóújfalu naskiĝis hungara aktoro Ádám János Láng.
Eksteraj ligiloj