Šebastovce (hungare Zsebes [ĵebeŝ], germane Schebesch [ŝebeŝ]) estas iama vilaĝo, nun malgranda urboparto de Košice en Slovakio, en Regiono Košice. Ĝis 1927 la oficiala slovaka loknomo estis Žebeš.
Situo
Šebastovce situas en suda rando de distrikto Košice 4. La urbocentro troviĝas je 7 km.
Historio
En tiu loko avaroj vivis en la 7-a jarcento. La unua mencio okazis en la jaro 1248 laŭ tiama hungara ortografio "Zebus". En 1427 oni komputis tie 39 familiojn. En 1910 loĝis en Zsebes 311 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Zsebes rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno kune kun Kassa. Šebastovce iĝis urboparto de Košice en 1976.