Vítkovce, hungare Vitfalva, germane Wittkensdorf estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
ISO
Vítkovce situas laŭ Hornád, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Krompachy-Spišská Nová Ves. La lasta urbo troviĝas je 13 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1253, poste en 1343 laŭ tiama hungara ortografio "Vythkfalua". La loĝantoj dekomence minadis kupron. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Vitkócz, poste ĝi rericevis sian originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vitfalva 182 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesváralja, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vítkovce 509 homoj, (444 slovakoj, 47 ciganoj).
Vidindaĵoj
Fontoj