Pašková, hungare Páskaháza (pAŝkahAza) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Situo
Pašková situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Slavošovce-Plešivec. La lasta troviĝas 6, Rožňava 21 km-ojn.
Historio
Pli frue jazigoj, hunoj, avaroj, ekde la 9-a jarcento slavoj, ekde la 10-a jarcento hungaroj vivis tie. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1318 en formo "Pascahaza". En 1558 la turkoj preskaŭ senhomigis la vilaĝon, baldaŭe en 1710 pro pesto denove preskaŭ senhomiĝis la vilaĝo. En 1825 incendio okazis. En 1828 oni nombris 30 domojn kaj 252 homojn. En 1910 loĝis en Páskaháza 407 da homoj, (escepte 2 slovakojn ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Páskaháza rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Pašková 274 da homoj, (207 hungaroj, 63 slovakoj, 3 ĉeĥoj kaj aliaj).
Vidindaĵo
Eksteraj ligiloj