Malé Trakany situas en la plej griza regiono
Malé Trakany, hungare Kistárkány estas vilaĝo en Slovakio , en Regiono Košice , en Distrikto Trebišov . Malé kaj kis signifas: malgranda.
Situo
Malé Trakany situas sur ebenaĵo , laŭ dekstra bordo de Tiso , laŭ traira flankovojo , kontaktiĝanta kun Veľké Trakany . Kráľovský Chlmec troviĝas 13 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento . Tiam la kampoj apartenis al familio Tárkányi (tArkAnji). Post jarcento jam formiĝis 2 apudaj vilaĝoj Granda kaj Malgranda "Tharkan" (la lasta aparte aperis en formo "Kystarkyan" ). En 1910 loĝis en Kistárkány 1068 da homoj , (plejparte hungaroj ). Ĝis Traktato de Trianon Kistárkány apartenis al Zemplén , al distrikto de Királyhelmec , poste al Ĉeĥoslovakio , fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1924 -1948 tie funkciis uzino pri alkoholo . Inter 1938 -1944 Kistárkány rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario . Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš . En 2001 loĝis en Malé Trakany 1054 da homoj, (926 hungaroj, 67 slovakoj , 51 ciganoj ).
Nova landlimo naskiĝis post 1920 inter la supraj komunumoj . Post la 2-a mondmilito naskiĝis la trilanda punkto. Precipe dum la socialismo la triopo prosperis pro la limpasejoj . Ekde 2008 Hungario kaj Slovakio apartenas al interna zono de Schengen , sekve la limo estas senĝene trapasebla. Al Hungario estas vojo tra Veľké Trakany, aŭ boate tra Tiso.
Vidindaĵoj
Ĝemelkomunumo