|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bukovec
|
Bukovec (hungare Idabukóc) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
Situo
Bukovec situas en valo de rojo inter 2 akvorezervujoj, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 7 km.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1347 en formo "Bakolch". En 1910 loĝis en Idabukóc 479 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Idabukóc rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis en Bukovec 694 homoj, (675 slovakoj, po 3 ĉeĥoj kaj rusoj).
Vidindaĵo