Nižná Olšava (hungare Alsóolsva [alŝOolŝva]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Nižná Olšava situas sur mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Ondava, laŭ traira flankovojo. Stropkov troviĝas je 8 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1391. En 1663 pro pesto multaj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóolsva 361 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ŝariŝo, al distrikto de Stropkov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Nižná Olšava 396 homoj, (387 slovakoj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo.
Vidindaĵoj