Irueste estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 86 loĝantoj sur areo de 14,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas iruesteros respektive iruesteras.
Situo
Irueste situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 780 m super marnivelo; je 30 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°36′46″N 2°53′21″Ok.
Irueste situas en la fono de la valo de la rojo de Sankta Andreo, alfluanto de la rivero Tajuña, inter la citita rojo kaj la deklivo kiu supreniras al la alkaria paramo, orientita norde. Ĝia municipa teritorio limas kun tiuj de Romanones, Balconete, Yélamos de Abajo, Yélamos de Arriba, Tendilla kaj Peñalver.
Historio
La nomo de la vilaĝo havas evidentan antaŭromian originon kaj ĝia etimologio similas multe al eŭskaj vortoj, parenca kun tiuj kiujn uzis la karpetanoj kaj keltiberoj kiuj loĝis en tiu komarko; en tiu lingvo ĝi signifus urbo enpalisa.
Irueste apartenis kiel domaro al la teritorio alfoz aŭ común de villa y tierra de Gvadalaĥaro el la kristana Reconquista ĝis la 16-a jarcento, kiam la lokanoj aĉetis ĝin al la reĝo Filipo la 2-a.
En la 17-a jarcento, profite de la senloĝigo kaj malriĉo de la loĝantoj, don Juan de Morales Barnuevo, kiu jam posedis la najbaran Romanones aĉetis la rajtojn de Irueste, kaj renomigis ĝin Valdemorales.
Irueste rekuperis sian sendependecon kaj tradician nomon post la dekreto de la fino de la senjorlandoj fare de la Kortumo de Kadizo kaj la Liberala Jartrio, en la unua triono de la 19a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 72 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Irueste, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Irueste kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 86 en 2024.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidu ankaŭ
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|