Tartanedo estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 157 loĝantoj sur areo de 148 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,1 loĝantoj/km². Estas kvin domaroj nome Amayas, Concha, Hinojosa, Labros kaj Tartanedo.
Situo
Tartanedo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1117 m super marnivelo; je 135 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°59′39″N 1°55′20″Ok. Najbaras la municipoj Algar de Mesa, Milmarcos, Fuentelsaz, Tortuera, Rueda de la Sierra, Torrubia, Pardos, Corduente, Establés, Mochales kaj Villel de Mesa.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 140 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tartanedo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tartanedo kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 157 en 2024.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Reveno de elmigrintoj kaj turismo: Preĝejo de Sankta Bartolomeo kaj Ermitejo de Sankta Katerino (Hinojosa).
Vidu ankaŭ
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|