El Pedregal [elpedreGAL] (La Ŝtonejo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regionoKastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 63 loĝantoj sur areo de 23,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pedregaleños respektive .
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 78 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Pedregal, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Pedregal kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 63 en 2023.