Castejón de Henares

Castejón de Henares
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 2° 47′ U (mapo)40.938611111111-2.785Koordinatoj: 40° 56′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 960 m [+]
Areo 16 km² (1 600 ha) [+]
Castejón de Henares (Kastilio-Manĉo)
Castejón de Henares (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Castejón de Henares
Castejón de Henares (Hispanio)
Castejón de Henares (Hispanio)
DEC
Situo de Castejón de Henares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castejón de Henares [+]
vdr

Castejón de Henares [kasteĤON denAres] (Kastileto de H.) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 61 loĝantoj sur areo de 16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,8 loĝantoj/km². La vilaĝo troviĝas inter la komarkoj Alkario kaj la Kamparo de Gvadalaĥaro. Kiel ĉefaj elementoj de ĝia arkitekturo elstaras la preĝejo, la urbodomo kaj la pilorio nun konvertita en publika fonto. La loĝantoj nomiĝas castejoneros respektive castejoneras.

Situo

Castejón de Henares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 960 m super marnivelo. La geografiaj koordinatoj estas 40°56′19″N 2°47′06″Ok.

Historio

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 67, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castejón de Henares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Castejón de Henares kie oni falis al 67 lokuloj en 2016 kaj al 61 en 2023.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ