Peñalver

Peñalver
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 181  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 2° 53′ U (mapo)40.582777777778-2.8880555555556Koordinatoj: 40° 35′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Areo 81,31 km² (8 131 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñalver (Kastilio-Manĉo)
Peñalver (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Peñalver
Peñalver (Hispanio)
Peñalver (Hispanio)
DEC
Situo de Peñalver

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñalver [+]
vdr

Peñalver [penjalBER] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 181 loĝantoj sur areo de 81,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas peñalveros respektive peñalveras.

Situo

Peñalver situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 950 m super marnivelo; je 34 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 81,31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°34′58″N 2°53′17″Ok. Najbaras la municipoj Yélamos de Abajo, San Andrés del Rey, Berninches, Fuentelencina, Moratilla de los Meleros, Tendilla, Romanones kaj Irueste.

Historio

La Ordeno de Sankta Johano, konata ankaŭ kiel Ordeno Hospitalema, senjorlandi la setlejon pro donaco de la reĝo Alfonso la 8-a fine de la 12-a jarcento. El tiu ordeno restis la kruco kiu estas la bildo kaj de la flago kaj de la municipa blazono.

Laŭ la legenda tradicio, ĉirkaŭ la jaro 1226, du kavaliroj de tiu Militordeno, kiu ĉasis en monto inter Tendilla kaj Peñalver estis surprizitaj de enorma ŝtormo ke ili protektiĝis en la arbaro kaj alvokis la Virgulinon, kiu aperis al li sur saliko kaj savis ilin el la ŝtormo. La kavaliroj fondis tie ermitejon dediĉita al la Virgulinon de la Salceda (salikejo), kiu poste kaj pro fondo fare de la franciskano Pedro de Villacreces, transformóiĝis fine de la 14-a jarcento en la monaĥejo de minoraj observantoj de Sankta Mikaelo de la Salceda, nuntempe en ruinoj kie profesiis Diego de Alcalá kaj la estonta kardinalo Francisco Ximénez de Cisneros.

Dum la Enlanda Milito, la 8an de januaro 1937, Peñalver suferis intensan bombardadon fare de la faŝisma-frankisma aviadilaro, kio okazigis 15 mortojn, inter kiuj 6 infanoj.[1]

Post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 178 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Peñalver, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Peñalver kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 181 en 2023.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj

  1. Alía Miranda, F., kaj Del Valle Calzado, A.R. La Guerra Civil en Castilla-La Mancha, 70 años después. Ediciones de la UCLM. Cuenca, 2008. P. 681.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj