El Pobo de Dueñas

El Pobo de Dueñas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19326
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 100  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 1° 39′ U (mapo)40.7762278-1.6500158Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 260 m [+]
Areo 55,28 km² (5 528 ha) [+]
El Pobo de Dueñas (Kastilio-Manĉo)
El Pobo de Dueñas (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de El Pobo de Dueñas
El Pobo de Dueñas (Hispanio)
El Pobo de Dueñas (Hispanio)
DEC
Situo de El Pobo de Dueñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Pobo de Dueñas [+]
vdr
la katolika paroĥa kirko

El Pobo de Dueñas estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 100 loĝantoj sur areo de 55,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pobanos respektive pobanas.

Situo

El Pobo de Dueñas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la plej orienta pinto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1260 m super marnivelo; je 162 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°46′34″N 1°39′00″Ok. Najbaras la municipoj Tordellego, Morenilla, Hombrados, Odón, Blancas, El Pedregal kaj Setiles.

Historio

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 126 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Pobo de Dueñas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Pobo de Dueñas kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 100 en 2023.

En novembro 2008 oni inaŭguris inter la municipo de El Pobo kaj tiu de Hombrados la Ventoparkon de Caldereros, kun 16 ventogeneratoroj kiuj produktas 37,8 MW de elektro.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. En la vilaĝo estas etnografia muzeo kie troviĝas diversaj utilaĵoj uzitaj de la lokanoj antaŭ jardekoj.

Vidu ankaŭ

El Pobo de Dueñas

Eksteraj ligiloj