Castilnuevo [kastilNŬEbo] (Nova Kastelo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 8 loĝantoj sur areo de 19,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas castilnovenses [kastilnoBENses].
Situo
Castilnuevo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1079 m super marnivelo; je 145 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°48′56″N 1°51′23″Ok. Najbaras la municipoj Tierzo, Corduente, Molina de Aragón kaj Prados Redondos.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2 289 loĝantoj en 1950 al 1 940, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20-a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castilnuevo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Castilnuevo kie oni falis al la 6 (ses) lokuloj de 2021 kaj 8 (ok) de 2023.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|