Villanueva de Argecilla [biĝaNŬEba dearĥeZIĝa] (Nova Vilaĝo de A.) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 34 loĝantoj sur areo de 5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6,8 loĝantoj/km².
Situo
Villanueva de Argecilla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la norda parto de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 020 m super marnivelo; je 43 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°54′11″N 2°54′46″Ok. Najbaras la municipoj Jadraque, Ledanca, Utande kaj Miralrío.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 126 en 1910 al 85 en 1950, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de Argecilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de Argecilla kie la nombro de loĝantoj falis al 39 en 2001 kaj plu al la nunaj 34 en 2023.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidu ankaŭ
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|