Ciruelos del Pinar [ziRŬElos delpiNAR] ("Prunarboj de la Pinaro") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 27 loĝantoj sur areo de 16,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,6 loĝantoj/km².
Situo
Ciruelos del Pinar situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1250 m super marnivelo; je 103 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°00′31″N 2°13′21″Ok. Najbaras la municipoj Luzón, Mazarete kaj Maranchón.
Historio
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 31, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Ciruelos del Pinar, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Ciruelos del Pinar kie oni falis al 31 lokuloj en 2016 kaj al 27 en 2024.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.
Vidu ankaŭ
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|