La rivero Tajuña ([taĤUnja] de la latinaTagonius) estas rivero de la interno de Hispanio, estas la dua rivero de pleja longo en la baseno de la rivero Taĵo, post la Taĵo mem. Ĝi trafluas la provincojn Guadalajara kaj Madrido. Ĝi estas alfluanto maldekstre de la rivero Jarama kaj pro tio subalfluanto de la rivero Taĵo. Ĝi elfluas ĉe Maranchón (Guadalajara), en la Fonto de la ĉaro ĉe la vilaĝo Clares. Estas rivero difinita kiel de paramoj, enkojnigita en profundaj valoj de kalkoŝtonoj de la Mioceno, karakterizitaj de argilo kaj kalkoŝtonoj dolomitaj.