Oni konas kiel Liberala Jartrio aŭ konstitucia jartrio al la periodo de la nuntempa historio de Hispanio kiu okazis inter 1820 kaj 1823. Ĝi konstituas la periodon intermezan el la tri en kiu plej kutime oni dividas la regadon de Fernando la 7-a, poste al la Absolutisma Jarseso kaj antaŭe al la Malaminda Jardeko. La 1-a de januaro de 1820 okazis en la sevila vilaĝo de Las Cabezas de San Juan la militista puĉo de la leŭtenanto Rafael del Riego, kiu estis ricevinta la mendon estri ekspedicion kontraŭ la insurekciuloj de la kolonioj de Ameriko. Post komenca malgranda sukceso, Riego tuj proklamis la restaŭradon de la Hispana konstitucio de 1812 kaj la restaŭradon de la konstituciaj aŭtoritatoj. La dekomence malgranda apogo al la militista puĉo pliampleksiĝis kaj pluigis la puĉon ĝis la 10-a de marto. Tiam oni publikigis manifeston de Fernando la 7-a per kiu li sin devigis akcepti la menciitan konstitucion.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.