Ĝi ankaŭ estis la Monda Pokalo kun la plej longa atendotempo ekde 1950 kompare kun sia antaŭa eldono, ĉar ĝi okazis inter la monatoj novembro kaj decembro 2022, male al la kutimaj monatoj junio kaj julio. Paralele, ĝi estis la plej mallonga Futbala Mondpokalo ekde 1978, ĉar ĝi daŭris nur 29 tagojn kontraste al la kutimaj 32 tagoj en la lastaj ĉampionadoj.[4][5]
Jam unu jaron antaŭ la okazigo de la Mondpokalo la katara registaro avertis, ke samsekseco estas malpermesita en la lando, pro kio oni ne permesos tiajn montrojn ankaŭ dum la ĉampionado.[6] Tio okazis kiam tutmonde multaj sportistoj kaj partikulare futbalistoj, landaj federacioj kaj internaciaj organizoj almenaŭ teorie apogas la lukton por la homaj rajtoj. Tio ne estis surprizo, ĉar jam en la elekto de Kataro super Usono, Aŭstralio, Sud-Koreio kaj Japanio en 2010, estis tia kondiĉo.[7] La sistema malobeo de Kataro al la homaj rajtoj,[8] jam estis konata delonge. Do, la respondeco pri la elekto de tia lando por internacia sportevento, kuŝas je la flanko de la elektantaj institucioj, kiuj asertis voli plian tutmondiĝon de la evento, sed certe celis precipe la ekonomiajn kontraktojn, kiujn Kataro povis disponigi.[7] Jam en marto 2021 stariĝis tajdo de kritikoj, ĉefe kiam la brita gazeto The Guardian publikigis informon pri pli ol 6 000 laboristoj mortintaj, ĉefe eksterlandanoj kaj ĉefe pro la rapida konstruado de infrastrukturoj por la ĉampionado, kaj partikulare pro la sklavismaj laborkondiĉoj.[9]