|
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Kostariko. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj.
|
La kostarika nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon en internaciaj turniroj de futbalado. Kostariko sume post la teamoj de Meksiko kaj Usono estas la tria plej sukcesa teamo en la futbala konfederacio CONCACAF de norda kaj centra Ameriko. La teamo ekde 1962 ĝis nun kvar fojojn kvalifikiĝis por la matĉoj de la Futbala Mondpokalo kaj ankaŭ kunkonkuras en la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo.
Eksteraj ligiloj