Eŭrovido-Kantokonkurso 2013
La Eŭrovido-Kantokonkurso 2013 estis la 58-a eldono de la tut-Eŭropa muzik-konkurso. Ĝi okazis la 14-an, 16-an kaj 18-an de majo 2013, en Malmö, Svedio. Svedio gajnis la rajton por gastigi la konkurson, post kiam la kantistino Loreen venkis la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 per la kanto "Euphoria." Entute 39 landoj partoprenis en la evento, tri malpli ol la pasinta jaro. Armenio revenis post unujara foresto, sed kvar landoj retiriĝis: nome Bosnio kaj Hercegovino, Portugalio kaj Slovakio pro financaj kialoj, kaj Turkio en protesto kontraŭ la reguloj koncerne naciaj ĵurioj, kaj ankaŭ la regulo pri "kvin grandaj", kiuj donas aŭtomatajn lokojn en la ĉiujara finalo al Francio, Germanio, Hispanio, Italio kaj Unuiĝinta Reĝlando. La konkurso havis la saman strukturon kiel la kvin antaŭaj okazaĵoj, kun du duonfinaloj por elekti 10 finalistojn en ĉiu duonfinalo. En la finalo, la 20 finalistoj aliĝis kun la "kvin grandaj" landoj, kiuj ekonomie plej kontribuas al la evento, kune kun la gastiga lando, Svedio. Pro tio, la finalo havis 26 partoprenantojn. En ĉiu konkurso inter la jaroj 1956 kaj 2012, loterio decidis la ordo kiu la kantoj estis prezentitaj. Ekde 2013, la produktistoj de la spektaklo decidis la ordon, kaj disigis similajn kantojn el unu la alian. Loko
Je la 8a de julio 2012, la sveda dissendservo "Sveriges Television" (SVT) anoncis ke la Malmö Areno en Malmö estos la gastiga loko de la 2013 Eŭrovido-Kantokonkurso. La konkurso okazis en Svedio por la kvina fojo (post 1975, 1985, 1992 kaj 2000), kaj en Malmö por la dua fojo (post 1992). Malmö, en la suda provinco de Skåne (Skanio), estas la tria plej loĝata urbo en Svedio (post Stokholmo kaj Gotenburgo), kaj estas unu de la plej loĝataj urboj en Skandinavio. Malmö ankaŭ apartenas la Øresund-Regionon, kaj a dana ĉefurbo Kopenhago, estas nur for 30 minutoj per trajno. Malmö estas la ĉefurbo de Skåne, kaj havas 280,415 loĝantoj. Unua duonfinaloLa unua duonfinalo okazis je mardo, la 14-a de majo 2013, inter 19:00 kaj 21:00 UTC, kaj 16 landoj partoprenis. Ĉiuj 16 partoprenantaj landoj, plus Italio, Svedio kaj Unuiĝinta Reĝlando voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. Duono de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia duono estis la voĉdonoj de la profesiaj ĵurioj. Kun nur 16 kantoj, ĉi-tiu duonfinalo estis la plej malgranda duonfinalo en la historio de la konkurso.
Dua duonfinaloLa dua duonfinalo okazis je ĵaŭdo, la 16-a de majo 2013, inter 19:00 kaj 21:00 UTC, kaj 17 landoj partoprenis. Ĉiuj 17 partoprenantaj landoj, plus Francio, Germanio kaj Hispanio voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. Duono de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia duono estis la voĉdonoj de la profesiaj ĵurioj.
Granda finaloLa granda finalo okazos je sabato, la 18-a de majo 2013, inter 19:00 kaj 23:30 UTC, kaj 26 landoj partoprenos. Ĉiuj 26 partoprenantaj landoj, plus la 13 netrapasantaj landoj voĉdonos en la finalo. Duono de la rezultoj en ĉiu lando estos voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia duono estos la voĉdonoj de la profesiaj ĵurioj.
Aliaj partopreneblaj landoj kiuj ne partoprenos
|