En la kunveno de la grupo de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio okazinta la 11-an kaj 12-an de septembro2009, oni interkonsentis enkonduki novan balotsistemon en la duonfinaloj, konsistante el la elektado de la 10 kantoj kiuj konkursos en la finalo laŭ miksta balotado inter komitato kaj la voĉdono de la publiko same kiel en la eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009. Krome, estis enkondukita grava ŝanĝo pri la balotado, ĉar la kantoj estos voĉdoneblaj en la momento de ĝia interpretado kaj eĉ 15 minutojn post la aŭskultado de ĉiuj kantoj, same kiel ekde 2008 en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso.
39 partoprenontoj reprezentis la naciajn televidkanalojn kiuj estas membroj de la Eŭropa Radio kaj Televido Unio. Andoro, Hungario, Montenegro kaj Ĉeĥio anoncis ilian forlason sed Kartvelio revenis post ĝia forlaso en 2009. Tiel kiel en pasintaj eldonoj, estis realigataj du duonfinaloj kun 17 partoprenantoj po duonfinalo. Ĉiu lando rajtis liveri de 1 al 8, 10 kaj 12 poentoj al la 10 plej ŝatataj kantoj escepte de si mem.
Danke al interreto, la kantokonkurso spekteblis tra la tuta mondo. Krome, pluraj televidkanaloj, kaj de eŭropaj landoj kiuj ne partoprenas aŭ ne apartenas al la asocio (kiel Kosovo aŭ San-Marino), aŭ tiuj kiuj ne havas rilatojn kun Eŭropo (kiel la SBS de Aŭstralio aŭ Ĥabaro de Kazaĥio) elsendis la festivalon.
Unua duonfinalo
La unua duonfinalo okazis je mardo, la 25-a de majo 2010, kaj 17 landoj partoprenis. Ĉiuj 17 partoprenantaj landoj, plus Francio, Germanio kaj Hispanio voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. 50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesia ĵurioj.
La dua duonfinalo okazis je ĵaŭdo, la 27-a de majo 2010, kaj 17 landoj partoprenis. Ĉiuj 17 partoprenantaj landoj, plus Norvegio kaj Unuiĝinta Reĝlando voĉdonis en ĉi-tiu duonfinalo. 50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesia ĵurioj.
La finalo okazis je sabato, la 29-a de majo 2010, kaj 25 landoj partoprenis. Ĉiuj 25 partoprenantaj landoj, plus la 14 netrapasantaj landoj voĉdonis en la finalo. 50 procentaĵoj de la rezultoj en ĉiu lando estis voĉdonoj de telefonoj kaj SMS-oj. La alia 50 procentaĵoj estis la voĉdonoj de la profesia ĵurioj.