La distrikto Eichstätt (germane: Landkreis) situas en la centro de la federacia lando Bavario de Germanio. La samnoma urbo Eichstätt estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 214 km² fine de decembro 2022 loĝis 135 591 homoj; do meznombre 99 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Eichstätt estas signita per 20.
Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Neuburg-Schrobenhausen, Donau-Ries, Weißenburg-Gunzenhausen, Roth, Neumarkt, Kelheim kaj Pfaffenhofen. Limas ankaŭ la eksterdistrikta urbo Ingolstadt.