La loĝanto nomiĝas usanero. La censita loĝantaro en 2013 estis de 238 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Situo
Usanos estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distriktoCampiña de Guadalajara en la centrorienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 936 m super marnivelo; je 15 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 70 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°42′51″N 3°16′13″Ok.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el ĉirkaŭ 500 loĝantoj en 1950 al 238, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Usanos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Usanos kie oni falis al la nunaj 200. En 1842 estis 818 censitaj loĝantoj, 626 en 1900 kaj 465 en 1970. Fonto INE.