Subways of your mind (laŭvorte angle « Metrooj de via menso » aŭ « Subvojoj de via menso ») estas anglalingva novonda kanto verkita en 1983 de la okcident-germana grupo FEX. Ĝi famas pro esti la kerno de iama grandskala serĉado en la interreto kiu daŭris 17 jarojn, ĝiaj origino, titolo, aŭtoroj kaj publikigdato restinte nekonataj inter ĝia reapero en la reto en 2007 ĝis eltrovo de tiuj informoj en 2024. Pro tio ĝi tiuepoke nur estis konata kiel La plej mistera kanto en la interreto (angle: The Most Mysterious Song on the Internet).
Historio
Malkovro
Laŭ artikolo de Rolling Stone publikigita septembre de 2019, viro nomata Darius S. registris tiun kanton "inter 1982 kaj 1984", el radioprogramado nomata Musik Für Junge Leute (Muziko por junuloj), kiun li aŭskultis per la germana publika radiostacioNDR[1],[2],[3]. Darius registris la kanton en bendo kun etikedo "BASF 4|1", kun kantoj de XTC kaj de The Cure, publikigitaj ĉirkaŭ 1984. Aliaj faktoj montras ke tiu jaro estas la plej malnova ebla dato de elsendo. Lia Technics-magnetofono, kiun li verŝajne uzis por registri la muzikon, estis fabrikita en 1984[1]. Por havi purajn registraĵojn, li laŭvole forigis la voĉon de la radio-anoncisto. Tial la dato kaj la titolo estis nekonataj[4].
En 1985, Darius kreis miksobendon kun la nekonataj kantoj el sia specimenaro. La ludlisto titoliĝas Unknown Pleasures (Nekonataj plezuroj), laŭ muzikalbumo de Joy Division. En 2004, Darius ciferecigis siajn miksobendojn, alŝutante la kantojn laŭ .aiff kaj .m4a formatoj. Lydia H., fratino de Darius, poste aĉetis retejon por lia naskiĝtago. Li ekuzis ĝin por diskonigi sian ludliston[5].
La 18-an de marto2007, Lydia ekafiŝadis la kanton en la reto, por identigi ĝiajn aŭtoron kaj titolon. Ŝia serĉado ekis en Usenet-grupo, kaj daŭris en retejoj pri muziko. Lydia alŝutis la kanton al germana retejo pri sinteza popularmuziko el 1980aj jaroj kaj al spiritofradio.ca, kanada retejo kiu celas identigi muzikojn senditaj de fanoj[1],[2].
Populariĝo
La mistero pri tiu neidentigita kanto ege populariĝis interrete en 2019 kiam juna brazilano, Gabriel da Silva Vieira, kiu aŭdis ĝin danke al la afiŝoj de Lydia, ekserĉis ĝian originon. Gabriel afiŝis pecon de la kanto en YouTube kaj pluraj forumoj en Reddit pri muziko.
Spektinte la filmeton en YouTube, la Reddit-uzanto u/foreveranemptybliss afiŝis en la sub-Reddit r/Germany pri la kanto. Post tio, u/johnnymetoo publikigis la tutan kanton, kiun li ekhavis per afiŝo de Lydia en Usenet[6]. De tiam pluraj homoj estis kontaktitaj, interalie: Paul Baskerville, DĴ el la radioprogramado el kiu la kanto estis registrita ; GEMA, germana registara organizaĵo pri intelekta propraĵo ; kaj YouTube-kanalo nomata 80zforever, kiu arigas grandan kvanton da malmulte konataj muzikoj[1]. Ankaŭ Discord-servilo estis kreita por organizi la serĉadon.
La 10-an de julio2020, u/FlexxonMobil afiŝis en Reddit la tutan liston de la kantoj kiujn brodkastis Paul Baskerville en Musik Für Junge Leute en 1984[7]. Tamen, post kontrolado, montriĝis ke la kanto ne aperas en la listo: tial Baskerville ne povis esti la DĴ kiu brodkastis ĝin[8]. Post tio, u/FlexxonMobil kontaktis arkivistojn de NDR, por ekhavi liston de kantoj el la jaroj 1983 kaj 1984. La ceteraj ludlistoj de Musik Für Junge Leute estis diskonigitaj decembre de 2020 kaj, post plia kontrolado, retuzantoj konkludis ke la kanto ne estis brodkastita en Musik Für Junge Leute. Januare de 2021, la komunumo ricevis la ludlistojn de Der Club (La Klubo) kaj Nachtclub (Noktoklubo) el oktobro kaj novembro de 1984, kaj trovis en ĝi plurajn kantojn kiujn Darius kaj Lydia registris, inklude tiujn el la kasedo BASF 4|1, tiel donante esperon ke la kanto aperos en cetera ludlisto.[mankas fonto]
Fine de 2020, Discord-uzanto Fliere analizis la registritan kanton kaj trovis linion de 10 kHz kiu ankaŭ aperas en aliaj kantoj el la kasedoj BASF 4|1 kaj BASF 4|2. Oni poste malkovris ke tiu linio aperas en ŝajne ĉiuj brodkastaĵoj de NDR, sed ne en tiuj de Hilversum, tiel forigante la eblon ke la kanto estis registrita en alia radiostacio.[9]
La 2an novembron de 2021, Lydia afiŝis en Reddit ke unu el siaj filoj trovis skatolon plena je sonbendoj dum li renovigis ŝian apartamenton. Unu el la sonbendoj enhavis plialtkvalitan version de la kanto. Ĝia listo de kantoj estas malsama, kvankam oni supozas ke ĝi enhavas la precize saman registraĵon de la kanton, pro tio ke aŭdeblas la samaj difektoj en ĝi.[10]
Identigo
La 18-an de julio2024, membroj de la sub-Reddit pri la kanto malkovras la eston de germana muzikfestivalo Hörfest organizita de NDR kies celo estas videbligi novajn grupojn. Tiu evento okazis septembre de 1984 kaj tio kongruas kun la plej ebla dato de registrado de la kanto.[11]
Oktobre de 2024, Reddit-uzanto u/marijn1412 trovas malnovan artikolon de la germana gazeto Nordwest-Zeitung pri grupo el Kilo, nomita FEX, kiu venkis talentkonkurson en Bremeno en 1984. Tiu Reddit-uzanto rekonis la nomon de membro de la grupo, Michael Hädrich, ĉar li ankaŭ membris en la grupo Phret kiu ludis dum Hörfest 1983.[12]
Kontaktinte Hädrich-on kaj petinte al li kantojn kiujn li registris kun FEX, li sendis al la Reddit-uzanto prov-registraĵon de tri kantoj inter kiuj troviĝis kanto nomita Subways of your mind, kiu fakte estas alia versio de la serĉita kanto.[12] La grupo ankaŭ alŝutis la kanton al la muzikdatumbazo de la germana socio pri muzikaj aŭtorrajtoj kaj sendis al la Discord-uzanto damn peggy version registrita dum koncerto en Roxi Paderborn la 25-an de majo2024, tiel konfirmante la aŭtentecon de la registraĵo.[13]
La 7-an de novembro2024, la eksaj membroj de FEX estis invititaj al la studioj de la NDR, kie la kanto estis ludita tujelsende ĉirkaŭ 15h30. Video-registraĵo de tiu ludado estis poste elsendita je germana televid-kanalo la saman tagon. Vespere de la sama tago, Lydia konfirmas per afiŝo en Reddit ke ŝi rekonas tiujn homojn kiel la aŭtoroj de la kanto post diskuto kun ili.[14]
Iamaj teorioj pri la kanto
Kelkaj teoriis ke sintezilo Yamaha DX7, kiu estis publikigita fine de 1983, estis uzita en la voĉo.[15]
Paul Baskerville, kiu ne memoras esti iam ludante tiun kanton[2], hipotezis ke ĝi fakte estas prov-registraĵo kiu estis brodkastita nur unufoje de NDR por anstataŭigi alian kanton, kaj ke oni ne konservis ĝin poste.[16]
La teksto de la kanto estis necerta kaj disputata antaŭ novembro de 2024. La malbona kvalito de la sono kaj la germana akĉento[17] de la kantisto ebligis multajn konjektojn. Tial ekzistis pluraj teorioj pri la temo de la kanto. Laŭ la plej kutimaj, la kanto temis pri la malvarma milito, komunismo en Orienta Germanio aŭ Berlina muro. Aliaj teorioj opiniis ke la kantisto priparolas disiĝon kun eksa amanto aŭ aliajn personajn temojn.