Ĉi tiu artikolo havas multe tro da ruĝaj ligiloj, por kiuj ekde multaj jaroj ne estas artikoloj.
Bonvolu revizii la ligilojn, krei artikolojn kie la redakta energio tion permesas, kaj la restajn ruĝajn ligilojn transformi al simpla teksto: se iu iam tamen faros tekston de tiuj temoj, oni ĉiam povas remeti internan ligilon, tiam tuj bluan.
Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 977 loĝantoj sur areo de 5,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 179 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoSaint-Malo kaj al la kantonoDol-de-Bretagne / Dol.
Saint-Suliac estas klasita inter la plej belaj vilaĝoj de Francio ekde 1999 : tiu havena vilaĝo de Clos Poulet, tipe bretona, situas ĉe Côte d'Émeraude, sur la dekstra bordo de la estuaro de rivero Rance. La vilaĝo estas organizita ĉirkaŭ sia preĝejo kaj sia haveno, laŭ multaj malrektaj kaj ĉarmaj stratetoj. Saint-Suliac estas preskaŭ duoninsulo, kun 12 km da bordo. Ĝiaj tre multaj bordaj padoj iras al klasitaj naturaj lokoj : tajdomuelejo de Beauchet, malnovaj salejoj de Guettes (fonditaj en 1736), Pinto de Puits, Pinto de Grainfollet, Mont-Garrot, alta je 73 m, kiuj ofertas belegajn belvederojn sur la estuaro de rivero Rance, sur la landoj de Saint-Malo, Dol-de-Bretagne, Dinan kaj monteto Sankta-Mikaelo.
Saint-Suliac estas havena vilaĝo de fiŝkaptistoj en la estuaro de rivero Rance, ĝi estas unu el la maloftaj vere maraj vilaĝoj de tiu estuaro, inter Saint-Malo kaj Dinan. Ĝiaj mallarĝaj stratoj kaj siaj malnovaj domoj el granito frontas al la haveno.
Najbaraj komunumoj
Saint-Suliac estas borderita okcidente, norde kaj nordoriente per la estuaro de la rivero Rance.
La regiono de Saint-Suliac estis loĝata ekde la Prahistorio :
Heraldiko
La komunumo ne posedas blazonon.
Lokoj kaj monumentoj
La komunumo enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj :
Menhir, dirata « Dento de Gargentua », menhiro sur la loko dirata Chablé, klasita monumento historia per la listo de 1889[1] ;
Preĝejo de Saint-Suliac de la 13-a ĝis 14-a jc, klasita kiel moniumento historia en 1912, 1942, poste per dekreto de la 8-a de marto 2001[2], remarkinda pro sia fortikigita turo, ĉirkaŭata de paroĥa enklavo, konstruaĵo malofta en tiu parto de Bretonio ;
Restaĵoj de la vikinga kampadejo de la 10-a jc, dirata « la ostrejo de Garrot», mezepoka kvarangula fortikigita ĉirkaŭbaritejo videbla precipe dum alta tajdo de la golfeto de Vigneŭ sude de Mont-Garrot, klasita monumento historia per dekreto de la 13-a de aŭgusto 1986[3].
Aliaj lokoj kaj monumentoj :
Multaj domoj de la 14-a 15-jc, montras granitajn fasadojn kun granda kolorunueco.
La oratorio de Grainfolet (1894), belvedero super la estuaro de rivero Rance;
france Abbé Auffret. (1957) La Ville-es-Nonais, histoire de Sainte-Anne-sur-Rance (france). Montsouris, Parizo. (Reeldonita en 1977, Eldono "Copie 22", Pédernec)
france François X. Perrin, Yves Perrin. (julio 1993) Saint-Suliac à travers son église, étude historique et archéologique (france). Eldono "Patrimoine Saint-Suliac", (reeldonita en 2004). ISBN 2950775500.
france Henri Battas. (1956) Saint-Suliac, Précis historique (france). imp. Bretonne, Rennes.
france Aimé Lefeuvre, Julien Pétry. (1990) Généalogie de Cent familles suliaçaises, Le vocabulaire de Saint-Suliac (france). Danclau, Dinard. ISBN 2-907019-05-8.
Loïc Langouët Un retranchement normand insulaire : Gardaine à Saint-Suliac. Informbulteno de AMARAI , 1991, numero 4, paĝoj : 55-63.
Alain Droguet, La culture de la vigne à Saint-Suliac au Moyen Âge, en la lando de Dinan, 1992, paĝoj : 183-194, ISSN 07526199.