Le Minihic-sur-Rance estas francakomunumo, en la departementoIlle-et-Vilaine en la regionoBretonio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 499 loĝantoj sur areo de 3,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 383 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoSaint-Malo kaj al la kantonoSaint-Malo-2 / Sant-Maloù-2.
La 1-an de aŭgusto 2012, la Konsilio de la Ministroj nuligis la urban konsilion sekve de propono de la prefekto de departemento Ille-et-Vilaine, pro la manko de buĝeto por la jaroj 2010, 2011 kaj 2012, kaj la manko de decidoj ekde majo 2011[2].
Sekve de nova baloto, la nova urba konsilio estis enoficigita la 13-an de oktobro 2012. François Moreau estis elektita urbestro.
Loĝantaro kaj socio
Demografio
Ekonomio
Loka kulturo kaj heredaĵo
Lokoj kaj monumentoj
La komunumo enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj :
La kapelo Sainte-Anne, rekonstruita en 1660, estas la kapelo de la palaco de Saint-Buc, mem tute rekonstruita en 1755. Ĝi estis registrita per dekreto de la 29-a de decembro 1982[5]
La palaco de Houx, starigita en la 17-a kaj 18-a jc, registrita per dekreto de la 15-a de novembro 1985[6].
La ŝiprepara baseno de la Landriais : konstruita en la ŝipkonstruejo situanta borde de rivero Rance, ĝi estis konstruita en 1908 de la ŝipkonstruisto François Lemarchand. Tiu verko estis registrita per dekreto de la 8-a de aŭgusto 1996[7].
Aliaj monumentoj :
Palaco de Auffenais, de la 16-a jc aŭ antaŭe, posedata de 1919 ĝis 1945 de la skribistoj Jérôme kaj Jean Tharaud[8].
Kastelo de Saint-Buc, kiu apartenis al la senatano Léon Jenouvrier.