La kvar ĉefaj plaĝoj de la urbo estas la plaĝoj 'Prieuré', 'l'Écluse', 'Saint-Énogat' kaj 'Port-Blanc'. Ekzistas aliaj plaĝoj, ne gardataj kaj malpli grandaj, alireblaj per la borda pado, kiu ligas 'Prieuré' al 'Port-Blanc' (plaĝoj 'la Malouine', 'port-Riou', 'Notre-Dame-du-Roc'…).
Historio
La nomo Dinard, skribita Dinart en la frua Mezepoko, venas de la vortoj "Din" ( monteto/ fortikaĵo) kaj "Arz" (urso) aŭ Art (Arturo[1]), en la nuna bretona lingvo Dinard estas Dinarzh reprenante la etimologion "fuorto de la urso".
En la malnova divido de la episkopejo de Saint-Malo antaŭ la kreado de la departementoj, la urbo apartenis al la lando de Puduvro. Okaze de la kreado de la departementoj, la urbo Saint-Malo, kiu deziris departementon ĉirkaŭ si ne atingis sian celon, kompense, kvankam la buŝo de la rivero Rance apartigis la departementojn Ille-et-Vilaine kaj Côtes-d'Armor (nomatan 'Côtes du Nord' tiutempe), enklavo de la okcidenta bordo enhavanta Dinard kaj la najbarajn komunumojn (Pleurtuit, La Richardais, Saint-Lunaire kaj Saint-Briac-sur-Mer) estis inkluzivigitaj en la departemento Ille-et-Vilaine.
La komunumo enhavis du vilaĝojn en la franca revolucio : Saint-Énogat, kiu estis la ĉefloko de la komunumo kaj Dinard, simpla fiŝkaptista vilaĝo. Tiutempe, la loĝantaro favoris la ŝanĝojn faritajn de la franca revolucio de 1789, precipe post la fino de la Teroro. La ĉefa revolucia festo estis tiu memoriganta la datrevenon de la ekzekucio de Ludoviko la 16-a, akompanata de abomenjuro kontraŭ la reĝeco kaj kontraŭ anarkio, festata ekde 1795[2].
Origine, Dinard estis parto de la paroĥo de Saint-Énogat. Poste, fine de la 19-a jc, la britoj komencis veni por ferii kaj konstruigis luksajn vilaojn ĉe la marbordo. Tiam Dinard disvolviĝis, antaŭ ol konstati ŝatoperdon ekde la 1930-aj jaroj, kiam la alta socio deiris plivole al la Bordo Lazura sude de Francio, proksime al Italio. Nun, Dinard estas, sendube, la banurbo la plej « brita » en Francio kun 407 klasitaj vilaoj.
Nu, la oficiala nomo de la komunumo estis Saint-Énogat ĝis en 1879, kiam la nomo estis modifita al Dinard-Saint-Énogat. En 1921, la nomo de la komunumo estis denove modifita, tiam ĝi fariĝis la nuna nomo de Dinard.
Heraldiko
Blazono de la urbo Dinard
france De sinople à la croix d’hermine, chaque canton chargé d’un pal de gueules
esperante De sinoplo kun ermena kruco, ĉiu kantono kun palo de gorĝo
La blazonita flago de la urbo estis modifita en 1997. Ĉar la blazono ne obeas la regulon de kontrastigo de la koloroj. Nova flago[3] estis kreita de la bretona societo pri veksilologio : dek egalaj horizontalaj alterne bluaj kaj blankaj kun larĝa oblikva flava bendo kun stango ŝargita per nigra urso, surperata de orkrono. La urso atestas pri la supozata etimologio de Dinard (Dinarzh : fuorto de la urso) kaj la bluaj kaj blankaj bendoj pensigas pri la plaĝotendoj.
La urbo estis la sidejo de la kompanio Rousseau Aviation de 1963 ĝis 1976, funkciiganta la unuajn flugliniojn kun la Manikinsuloj kaj tiutempe la flughaveno de Dinard Pleurtuit Saint-Malo estis la 3-a provinca flughaveno por la nombro de transportitaj pasaĝeroj (200 000 personoj)[4]. En 2010, kun 122 254 transportitaj pasaĝeroj , la loka flughaveno estas nun la 37-a en Francio[5].
Transportoj
En 1901 estis malfermita la linio de Tramo inter Dinard kaj Saint-Briac. Temis pri vapora tramlinio je metra trako, kiu iris inter Saint-Briac kaj Dinard tra Saint-Lunaire. En 1929, ĝi estis fermita por esti anstataŭigita per busservo.
La murtomboj de la kavaliroj Olivier kaj Geoffroy de Montfort de la 14-a jc ; ili situas en la ruinoj de kapelo de la malnova priorejo proksime de la plaĝo Prieuré. Ili estis registritaj per dekreto de la 4-a de Decembro 1942[7].
La domo dirata de la Nigra Princo, konstruita ankaŭ en la 14-a jc, registrita per dekreto en la 15-a de Decembro 1926[8].
La palaceto de la Baronnais, laŭ bretona renesanca stilo kun franca-stilaj ĝardenoj, estis konstruita en 1647. Li estis registrita per dekreto en la 28-a de Junio 1972[9].
La tenisklubejo, unu el la unuaj konstruitaj en Francio (en 1879), registrita per dekreto en la 18-a de Aprilo 1994. Tiu registrado estis nuligita per juĝo de la administra tribunalo de Rennes, la 26-an de Januaro 1995[11].
La duko Johano la Kvara albordiĝis revene de Anglio en la 3-a de aŭgusto1379. Unu el la plej famaj kanzonoj de Barzaz Breiz, An Alarc'h (la Cigno), priskribas la albordiĝon en Dinard, komencon de la rekonkero de Bretonio post la provo akapari la duklandon fare de la franca reĝo Karolo la Kvina. Tabulo memorigas tiun eventon sur la promenadejo de Clair de Lune, fiksita en 1937 sekve de subskripcio, tiu kupra bareliefo estas verko de la skulptisto Armel-Beaufils.
Lawrence d'Arabie loĝis en Dinard kiam li estis infano de 1891 ĝis 1894
Georges-Émile Lebacq (1876-1950), belga impresionisma kaj postimpresionisma pentristo tie pentris kaj ekspoziciis dum mallonga tempo post la unua mondmilito.
Auguste kaj Louis Lumière, 15-jaraj kaj 13-jaraj respektive, preparis en 1877 en la groto 'la Goule-aŭ-fées', en Saint-Énogat, la sentivajn platojn destinitajn al iliaj fotoj.
Jules Michelet, franca historiisto, restadis somere de 1872.
Carole Lavoie, franceÉclats d'émeraude, historia romano kiu priskribas la kreadon de la stacio. Prix Jackie Bouquin 1995 « La Femme dans l'Histoire », Eldoninto 'Sol' Air' 1995 por la unua eldono, 'Editions Prologue' 2007 por la 3-a eldono.
H. Fermin, franceMémoires en images : Dinard, quartiers et gens d'hier, Eldoninto A. Sutton, Rennes, 1994, 128 p.
H. Fermin, franceDinard : la vie balnéaire à travers ses hôtels du Second Empire à nos jours, Dinard, 1986, 167 p.