Ars-en-Ré [aʁsɑ̃ʁe] estas franca marborda komunumo de la insulo Ré, en la departemento Charente-Maritime, en la malnova regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis 1 321 loĝantojn en la jaro 2009[1]. Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 297 loĝantoj.
Ĝi apartenas al la asocio “La plej belaj vilaĝoj de Francio”.
Geografio
Ars-en-Ré troviĝas en la okcidenta parto de la insulo Ré, atlantika insulo situanta fronte al La Rochelle. Ĝi havas limojn kun la komunumoj Saint-Clément-des-Baleines nordokcidente, Loix nordoriente kaj La Couarde-sur-Mer oriente. Ĝi bordas la oceanon norde kaj sude.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj