La plej belaj vilaĝoj de Francio (france: Les Plus Beaux Villages de France) estas asocio kreita en 1982 por instigi turismon en francaj vilaĝoj havantaj riĉan historian heredaĵon. En 2014, 157 komunumoj apartenas al la asocio[1].
Nur vilaĝoj kun malpli ol 2 000 loĝantoj povas kandidatiĝi por membriĝo, kaj la kriterioj estas aparte striktaj por certigi kvaliton de la asocio (nur 1 el 5 kandidatiĝoj estas akceptita)[2].