Roussillon estas fama pro ĝia riĉeco de okroj, flavaj kaj ruĝaj tinkturoj, ĉerpitaj de ferhava argilo. Ĉar en la 18-a jarcento kreskis la demando je tinkturoj por teksaĵo, la ekspluatado de okroj pliiĝis en Roussillon. Ĉirkaŭ la vilaĝo kuŝas multnombraj fendoj kaj okrofabrikoj, de kiuj ankoraŭ videblas kelkaj nuntempe, Ekzemplo de tia kompanio estas la iama okrofabriko Mathieu, kiu nun funkcias kiel 'conservatoire': metiejo kun muzea funkcio. La ŝtonminejoj kaj fabrikoj disvastiĝis sur diversaj komunumoj. Krom en Roussillon, ili ankaŭ troviĝis en Villars, Gargas, Rustrel kaj Gignac.
En la 20-a jarcento, pli modernaj elfosaj teknologioj ebligis ekspluati aliajn, pli utilajn minejojn. Ĉi tio klarigas kial ĉiuj minejoj en la areo ĉirkaŭ Roussillon estis iom post iom fermitaj. De la komenco de la okdekaj jaroj la turismo anstataŭigis la minejan industrion. [1]
Okraj variaĵoj kaj koloroj altiris la intereson de ambaŭ artistoj kaj turistoj. Se la okro ne plu estas elfosata en la urbo, ĝia Sentier des Ocres (Okra Vojo) altiras milojn da turistoj.
Literatura mencio
Samuel Beckett loĝis en Cave Bonelly, vitejo ĉe Roussillon dum la Dua Mondmilito. La verkisto Samuel Beckett kaŝis sin en Rosilono en la jaroj 1942-1945 por eskapi la germanojn. Li nomis la vilaĝon en sia fama verko Atendante Godoton de 1955.
Personecoj ligitaj al Roussillon
Jean-Étienne Astier kiu havis la ideon je la fino de la 18-a jarcento lavi la okran sablon por eltiri la purajn pigmentojn kaj naskigis la industrion, kiu alportus la vilaĝon sian famon.