Fine de 2021 en la komunumo vivis 30 769 loĝantoj, kiuj nomiĝas en la francaCarpentrassiens.
Geografio
Carpentras estas la tradicia ĉefurbo de la natura kaj historia regiono Comtat Venaissin. Ĝi ĝuas sunbrilan klimaton, kaj la ĉirkaŭa areo estas famkonata pro siaj fruktoj kaj legomoj (interalie ĉerizoj, melonoj, abrikotoj...).
Carpentras estis unue konita kiel Carpentoracte Meminorum, kaj sekve kiel Forum Neronis ("Forumo de Nerono").
Pli freŝdate, tiu malgranda urbo famiĝis pro la profano de sia tombejo je majo 1990. Tiu afero havis gravajn sociajn aŭ politikajn rezultojn en Francio.