„ Poste ĉiuj, akompanataj de la eksterlandaj delegacioj, uzis la " Mondan Vojon n-ro 1 ". Sur la altaĵoj la kamparanoj estis bruligintaj grandegajn Sanktjohanajn fajrojn. Atingante la prilumitan mezepokan urbeton Saint-Cirq-Lapopie, André Breton, kiu mem partoprenis, frapiĝis pro la superreala etoso ... ”