Saint-Jouan-des-Guérets (bretone Sant-Yowan-an-Havreg) estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 816 loĝantoj sur areo de 9,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 305 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantono Saint-Malo-2 / Sant-Maloù-2. La teritorio havas komunan limon kun Saint-Suliac, Saint-Malo, Saint-Méloir-des-Ondes kaj Saint-Père-Marc-en-Poulet.
La 1-an de januaro 2009, Saint-Jouan-des-Guérets oficiale eniris la aglomeraĵon de Saint-Malo.
Geografio
Saint-Jouan-des-Guérets situas sur la dekstra bordo de la estuaro de rivero Rance, je kvar kilometroj sude de Saint-Malo. La centro alta je 41 metroj superas la plaĝon kaj la tajdomuelejon de Quinard, kiuj estas je la akvonivelo.
La nacia vojo 137 inter Saint-Malo kaj Rennes pasas oriente de la centro.
Historio
Toponimio
La nomo venas de sankta Jaoua (aŭ sankta Jouan, aŭ sankta Joavan), duonlegenda bretona sanktulo de la 6-a jc, kiu estis pastro de Brasparts, episkopo de Leono kaj kiu estis entombigita en la kapelo Saint-Jaoua de Plouvien (Finistère)[1].
Administrado
Listo de la sinsekvaj urbestroj
|
Periodo |
Nomo |
Partio |
Funkcio
|
marte 1983
|
marte 2008
|
Francis Goger
|
|
Agrikulturisto
|
marte 2008
|
---
|
Luc Couapel
|
|
Lernejestro
|
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.
|
Demografio
Loĝantara evoluo
(Fonto : INSEE[2])
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2007 | 2008 |
1023 | 1025 | 1236 | 1406 | 2221 | 2484 | 2660 | 2686 | 2713 |
La nombroj ekde la jaro 1962 estas sen duoblaj kontoj.
|
Ekonomio
- Instituto pri klerigado kaj trejnado de la komerca kaj industria ĉambro de la lando de Saint-Malo (CCIFA)
Lokoj kaj monumentoj
La komunumo enhavas unu monumenton klasitan historia :
- La saint-malo-a palaco de Plussinais, konstruita komence de la 18-a jc. Ĝi estis registrita per dekreto la 23-an de oktobro 1980[3].
- Preĝejo Saint-Jean-Baptiste, novromanika, konstruita de 1861 ĝis 1866 de la saint-Malo-a arkitekto Jean-Gabriel Frangeul.
- Insulo Chevret, en la estuaro de rivero Rance
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
- Maupertuis naturalisto kaj matematikisto tie naskiĝis.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Saint-Malo agglomération |
---|
Pli ol 40 000 loĝantoj |
|
---|
Pli ol 3 500 loĝantoj |
|
---|
Malpli ol 3 500 loĝantoj |
Châteauneuf-d’Ille-et-Vilaine,
La Fresnais, La Gouesnière, Hirel, Lillemer, Miniac-Morvan, Plerguer, Saint-Benoît-des-Ondes, Saint-Coulomb, Saint-Guinoux, Saint-Jouan-des-Guérets, Saint-Méloir-des-Ondes, Saint-Père, Saint-Suliac, Le Tronchet, La Ville-ès-Nonais |
---|
|