Oranta Abalaka monaĥejo

Oranta Abalaka monaĥejo
ruse Свято-Знаменский Абалакский мужской монастырь
ortodoksa monaĥejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tobolska distrikto
Geografia situo 58° 7′ 45″ N, 68° 35′ 24″ O (mapo)58.12916666666768.59Koordinatoj: 58° 7′ 45″ N, 68° 35′ 24″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tobolska
Uzado vira monaĥejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko
Konstruado 1783
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso vilaĝo Abalako, strato Sovetskaja, 32
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Oranta Abalaka monaĥejo
Oficiala paĝaro http://abalak-monastery.cerkov.ru
vdr
Restaŭrado de la preĝejoj Oranta kaj Maria la Egiptino, 2008.
Sankta pordego, 2016.
Ikono de kronikisto Nestor, 2012.
Preĝejo de Maria la Egiptino, 2012.
Preĝejo de Nikolao de Mira, 2016.
Preĝejo de Novmartiroj kaj Deklarantoj de la Kredo de Rusio, 2013.
Memortabulo pri novmartiroj, 2018.
Ikonoj sur la norda muro, 2012.
Domo de monaĥejestro, 2012.
Domo de la frataro, 2016.
Refektorio, 2016.
Muro de la monaĥejo, 2015.
Vido al la monaĥejo de malsupre, 2012.
Abalaka ikono de Dipatrino.

La Oranta Abalaka monaĥejo (ruse Свято-Знаменский Абалакский мужской монастырь estas la vira monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, situanta en vilaĝo Abalako, Tobolska distrikto, Tjumena provinco, Rusio. Ĝi estis fondita en 1783 surbaze de tri preĝejoj, unua el kiuj estis konstruita en 1637, kaj famiĝis danke al la miraklofara Oranta ikono, malaperinta en la 1920-aj jaroj kaj prezentata nur de kopioj.

Situo

La monaĥejo troviĝas en vilaĝo Abalako, 30 km for de Tobolsko, sur dekstra bordo de la rivero Irtiŝo.

Ikono

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Abalaka ikono de Dipatrino.

En 1637 en Tobolsko laŭ mendo de la paralizita kamparano Jevfimij, ĉefdiakono de la Sofia katedralo Matfej Martinov (ruse Матфей Мартынов) pentris Orantan ikonon por la preĝejo, konstruata en vilaĝo Abalako. Oni supozas ke la ikonfaristo venis el Velikij Novgorod, kion aludas simileco de lia verko al la Novgoroda Oranta ikono, kiu laŭ legendo savis en 1170 tiun ĉi urbon de sieĝo fare de la princo Andreo de Bogolubovo kaj ekde tiam servis kiel modelo por pluraj ikonoj tra Rusio. Eventuale li venis al Tobolsko en 1621 kun la unua ĉefepiskopo de Siberio Kipriano, antaŭe servinta kiel arkimandrito de la Ĥutina monaĥejo en Velikij Novgorod[1].

Post kiam la ikono estis preta, la kamparano mirakle resaniĝis kio famigis ĝin. Venis pluraj petantoj kaj ĝis 1700 estis registritaj pli ol 130 mirakloj[2].

Somere 1665 en Tobolsko kaj ĉirkaŭ ĝi pluvegis longtempe, kio preskaŭ pereigis la rikolton, desperigante loĝantaron. Ĉefepiskopo de Tobolsko Kornilij ordonis alporti el Abalako la ikonon kaj faris antaŭ ĝi liturgion en la Sofia katedralo. La diservo ankoraŭ ne finiĝis, sed la pluvego jam ĉesis kaj la nuboj malaperis. Omaĝe al tio li ordonis ĉiujare alporti la ikonon al Tobolsko[3]. Tiu ĉi krucomarŝo koincidis kun la tago de la miraklofara Tobolska (Kazana) ikono de Dipatrino, festata la 8-an de julio, do okazis kvazaŭ renkontiĝo de la du miraklofaraj ikonoj, kio altigis esperojn de la kredantoj[4].

En 1999 la krucomarŝoj de Abalako al Tobolsko rekomenciĝis kaj ĉiujare okazas en junio, tagon antaŭ la memortago de Johano de Tobolsko[3].

La ikono malaperis en la 1920-aj jaroj kaj ne estas konate, ĉu ĝi estis forportita aŭ detruita. Laŭ iuj versioj ĝin forportis partoprenintoj de la Okcidentsiberia kamparana ribelo en 1921, fuĝintaj el Tobolsko. Laŭ alia versio, ĝi malaperis inter 1925 kaj 1927 el la monaĥejo mem[5], ĉar ĝi estas menciita inter ĝiaj havaĵoj en 1925, sed jam ne listigita en 1927[6].

Arkitekturo

La vilaĝo Abalako estas menciita jam en leteroj de la 25-a de januaro 1622 kaj la 20-a de septembro 1624, senditaj al ĉefepiskopo Kipriano je la nomo de la caro Miĥail Fjodoroviĉ. En la registro (ruse дозорная книга) de 1623 estas menciita la Transfiguriĝa preĝejo kaj ties tombejo (ruse погост). La preĝejo havis alkonstruaĵon de Miĥail Maleinen, ĉiela aŭspicianto de Miĥail Fjodoroviĉ, do evidente ĝi estis konstruita inter 1613 kaj 1623. Tiujare en la setlejo jam staris 4 kortoj de klerikoj kaj 16 kortoj de kamparanoj[7].

Historiisto Irina Mankova (ruse Ирина Манькова), analizinte raporton de ĉefepiskopo Nektarij (Telaŝin) al caro Miĥail Fjodoroviĉ kaj rakonton pri la vizioj, verkitan aŭ almenaŭ redaktitan de pastro Larion (Ilarion), spirita pastro de Maria, rekonstruis sinsekvon de la eventoj.

Oranta katedralo

Somere kaj aŭtune 1636 Maria havis 4 viziojn, sekvintajn ĝeneralan skemon de tiaj aferoj. Nektarij skribas ke la 20-an de julio 1636 ŝi rakontis pri tio al pastro Larion kaj ĉefepiskopo Nektarij, ripetinte tion dum respektiva pastra kunsido. Tamen oni ne tuj decidis konstrui la preĝejon, kion poste stimulis alia afero. Printempe kaj somere 1637 en Tobolsko kaj ĉirkaŭ ĝi okazis amasa mortado de ĉevaloj, trafitaj de plago. Dum la unua vizio, okazinta la 20-an de julio 1636, Dipatrino kaj la sanktuloj ordonas konstrui la Orantan preĝejon dekstre (sude) de la Transfiguriĝa preĝejo. La 26-an de julio 1636 okazas la dua vizio dum kiu Nikolao de Mira konkretigas ke vilaĝanoj devas propramane haki arbojn por la preĝejo, flosigi kaj levi ilin surborden, minacante kaze de malobeo kaj promesante riĉajn rikoltojn kaze de plenumo. La tria vizio okazis dum rikoltado, do en aŭgusto aŭ septembro, kaj nur post tio ŝi rakontis ĉion al pastro Larion, kiu evidente informis la ĉefepiskopon Nektarij. La kvara vizio okazis dum la Kristnaska fasto (inter la 15-a de novembro kaj la 25-a de decembro, kiam Maria sin kaŝis en Tobolsko kune kun aliaj rifuĝintoj, forkurintaj pro invado de kalmukoj. Tiutempe ŝi jam estis pridemandita de la pastra kunsido. Verŝajne la konstruadon oni decidis fine de 1636, vintre de 1636–1637 oni hakis la arbojn, printempe flosigis trunkojn al Abalako kaj somere 1637 konstruis la preĝejon[8].

Menciante la ĉevalplagon, Nektarij evidente esperis elpeti salajron por pastraro de la nova preĝejo, sed en februaro 1638 la caro sendis al la vojevodo kaj la ĉefepiskopo ordonojn doni al la pastraro unufoje subvenciojn kaj poste ankaŭ plugterojn por ke ili mem provizu sin per greno. Evidente la preĝejo estis konstruita je monoferoj de la paroĥanoj, sed ĝia posta financado okazis interalie per oferoj, alportitaj de monkolektantoj, regule senditaj al setlejoj, plejparte situantaj okcidente, ĉe la vojo al Moskvo. En la preĝejo servis diakono kaj jam en la 1680-aj estis ĉefpastro (ruse протопоп), kio estis ege malofta afero. Ĝis la fino de la 17-a jarcento la pastroj ricevadis ankaŭ ŝtatajn salajrojn (ruse руга)[9].

Vespere la 17-an de majo 1680 ekbrulis la alkonstruaĵo de Nikolao de Mira de la Oranta preĝejo, la fajro transiris al la Transfiguriĝa preĝejo kaj sonorilturo, kiuj forbrulis komplete. La miraklofara ikono estis savita, same kiel aliaj ikonoj, preĝejaĵoj kaj mono. Sekvan tagon paroĥanoj konstruis kapelon por provizora stokado de la ikonoj. En la sama monato komenciĝis kaj en aŭgusto finiĝis konstruado de la nova Transfiguriĝa preĝejo, al kiu oni alportis la ikonojn, inkluzive de tiu miraklofara. La Oranta preĝejo evidente estis malkonstruita. Por la konstruado de la Transfiguriĝa preĝejo oni donis 47 rublojn, kio estis sufiĉa sumo, konsiderante haveblon de la savitaj ikonoj kaj preĝejaĵoj. Krome en la Sofia Domo estis stokitaj 700 rubloj de la Abalaka paroĥo, kolektitaj danke al monoferoj, kio estis granda sumo kaj ilia stokado en la Sofia Domo estis malkutima afero. Fine de marto 1679 metropolito Pavel, ĵus veninta al Tobolsko, decidis restarigi la Sofian korton post granda incendio kaj ordonis revizii la ekleziajn financojn. Dum tiu ĉi revizio oni trovis ke la Abalaka paroĥo havas pli ol 700 rublojn rezervitajn kaj pli ol 300 pruntedonitajn. La metropolito indigne raportis al la caro Fjodor Aleksejeviĉ, la 5-an de februaro 1680 ke la pastraro de Abalako ne kontrolas revenon de la ŝuldoj, misuzas kaj ŝtelas la monon, fordrinkante ĝin, kaj pro tio li konfiskis la restintajn 700 rublojn, petinte permeson uzi ilin por konstruado de la ŝtona Sofia katedralo. Tamen la caro en sia ukazo de la 28-a de aprilo 1680 ordonis al la metropolito preni tiucele 700 rublojn el la urba trezorejo dum la monon kaj "arĝenton" de Abalako transdoni al la Tobolska Prikaza Administracio (ruse Тобольская приказная изба) kaj uzi por konstruado de ŝtona preĝejo en Abalako. La "arĝenton" vojevodoj de Tobolsko devis sendi al Moskvo, kion la caro promesis rekompensi per mono — evidente temis pri donacitaj al la miraklofara ikono surbrustaj krucoj, orelringoj, moneroj[10].

Kiam la ukazo venis al Tobolsko, en Abalako jam okazis incendio kaj komenciĝis konstruado de la ligna Transfiguriĝa preĝejo dum la arĝentaĵoj estis uzitaj por fari porteblajn kandelingojn por la Sofia katedralo. La mono de Abalako venis al la urba administracio (nur en februaro 1681 ĝi ricevis 653,68 rublojn), sed la vojevodoj A. S. Ŝein kaj M. V. Priklonskij uzis ilin "por diversaj aferoj", evidente por urĝaj bezonoj aperintaj post granda incendio en Tobolsko, okazinta en aŭgusto 1680. Ili tamen subskribis kontraktojn por brikfarado por Abalako. En decembro 1681 — januaro 1682 al Tobolsko venas novaj vojevodoj, en la sama jaro 1682 la ŝtaton ekregis Ivano la 5-a, Petro la Granda kaj Sofia Aleksejevna, do la konstruado estis prokrastita. Pro tio ĉefpastro Lazar Afanasjev veturas al Moskvo kun kolektiva peto kaj revenas kun 653,68 rubloj, reprenitaj el la Siberia Prikazo. Samjare venis cara ukazo, ordoninta la konstruadon, kiun devis gvidi jam ne vojevodoj sed la metropolito Pavel. En 1683–1684 el Moskvo estis senditaj tiucele 300 pudoj (4 914 kg) da sveda fero kaj al la vojevodo estis ordonite alporti el Aromaŝeva urbeto (ruse Аромашевская слобода) 300 barelojn da kalko[11].

La konstruadon gvidis la ĉefpastro Lazar Afanasjev kaj paroĥestro Ivan Dolguŝin, kiuj raportis al la metropolito, kiu siavice sendis iliajn raportojn kun siaj komentoj al la Siberia Prikazo. La origine donita mono malsufiĉis, do oni aranĝis monkolektadon kaj pruntadon ĉe paroĥanoj kaj la Sofia Domo. Kelkfoje la pastraro de Abalako sin turnis al la caroj Ivano kaj Petro, petante donaci kaj sendi al Tobolsko metalon, kaj la petoj kutime estis kontentigataj. Ĝis 1687 estis pretaj la altaroj kaj la refektorio, la preĝejo atingis la volbon, sed la pilieroj ne estis starigitaj pro malsufiĉo de sveda fero, fine aĉetita danke al monoferoj de paroĥanoj. Fine de 1689 estis jam preta piliero por la ĉefa kupolo, mankis 4 randaj. En 1694 du pastroj denove vojaĝis al Moskvo kaj sekvan jaron el Moskvo estis senditaj feraĵoj por 3 pordoj kaj ordonite sendi el Jenisejsko glimojn por 28 fenestroj[12].

Evidente fine de 1695 — komence de 1696 la brika Oranta preĝejo estis finkonstruita. Mankas informoj kiu konsekris ĝin kaj ĉu ĝi havis aŭ ne la alkonstruaĵojn de Nikolao de Mira kaj Maria la Egiptino. En peto de 1687 oni parolas pri "altaroj". La Transfiguriĝa preĝejo, konstruita en 1680, supozeble ekzistis ĝis la fino de la 17-a jarcento, ĉar ĝia pastraro estas menciata inter ricevantoj de salajro en 1696–1697 (eble oni senpense kopiis la tekston de la antaŭa registro). En 1740 la Tobolska Eparĥia Kancelario raportis al historiisto Gerhard Friedrich Müller ke Abalako havas nur unu templon kaj tio estas la ŝtona Oranta preĝejo. Eble la Transfiguriĝa preĝejo estis en la 18-a jarcento malkonstruita kaj transportita al alia setlejo. La lignaj preĝejoj supozeble troviĝis norde de la ŝtona Oranta preĝejo, ĉar sude de ĝi kaj sub la preĝejoj de Nikolao de Mira kaj Maria la Egiptino estas trovitaj tomboj de la 17-a jarcento[13].

Siberia metropolito Paŭlo de Tobolsko, sperta pri arkitekturaj aferoj, elektis por la Oranta preĝejo kiel modelon preĝejon en Moskvo. Same kiel la Sofian katedralon en Tobolsko, ĝin konstruis masonistoj el Moskvo — Vasilij Larionov, Gerasim Ŝaripin, Gavrila Tjutin, Ivan Grigorjev Smirnov ka[14].

En 1750–1754 la katedralo estis rekonstruita laŭ ordono de metropolito Silvestro (Glovatskij): oni forigis la pilierojn, anstataŭ 5 kupoloj aperis unu granda, ĉe la orienta flanko estis alkonstruita triŝtupa absido, ĉe la okcidenta flanko aperis nartekso[15]. Estis ŝanĝita situo de fenestroj kaj iliaj dekoraĵoj, faritaj denove el brikoj kaj alabastro je la stilo de siberia baroko[14]. La rekonstruon gvidis sekretario de gubernia kancelario Aleksej Sokolov[16]. En 1754 la preĝejo estis konsekrita[14]. En 1819 la Oranta katedralo estis ornamita de alabastraj modlaĵoj forme de konkoj kaj dispentrita. Ĉio ĉi estis detruita dum la sovetia periodo[15].

En 1820 ikonpentristo Ivan Plenin el Tobolsko faris ikonostazon en la Oranta katedralo. La katedralo estis dispentrita interne, komence de la 1820-aj jaroj oni renovigis la oleajn murpentraĵojn. La ĉefa temo estis disvastigo kaj firmigo de kristanismo en Siberio, do aperis bildoj de sanktuloj Stefano de Permo, Inocento (Kulĉickij), Simeono de Verĥoturje[14]. Ĉirkaŭ 1862 danke al monoferoj por ĉiuj lokaj ikonoj estis faritaj riĉaj arĝentaj orumitaj ornatoj[16].

La 8-an de aprilo 1885 laŭ ordono N 2310 de la Tobolska Spirita Konsistorio, la preĝejo estis alinomita je la Triunua[14].

En 1926–1927 la Oranta katedralo apartenis al la Oranta komunumo subteninta patriarkon Tiĥon[17].

Preĝejo de Nikolao de Mira

En 1748–1750 laŭ ordono de metropolito Silvestro dekstre de la Oranta preĝejo estis konstruita hejtata preĝejo de Nikolao de Mira. En 1854 (laŭ Aleksandr Sulockij, en 1853–1856)[16] ĝi ricevis du simetriajn alkonstruaĵojn, akirinte krucoformon kaj pli da suna lumo. En 1855 la preĝejo estis konsekrita kiel la Triunua, ĝia suda alkonstruaĵo je la nomo de Nikolao de Mira, la norda je la Ĉieliro de Sinjoro[2]. La 8-an de aprilo 1885 laŭ ordono N 2310 de la Tobolska Spirita Konsistorio, la preĝejo estis alinomita je la Oranta[14], ĝia norda alkonstruaĵo estis dediĉita al Maria la Egiptino[17].

En 1925–1930 la preĝejo de Nikolao de Mira apartenis al komunumo de la Viva Eklezio. Poste en ĝi funkciis forĝejo de la maŝina-traktora stacio (MTS). Tiu ĉi preĝejo spertis la plej gravajn detruojn. En 2007 komenciĝis ĝia restaŭrado[17].

Preĝejo de Maria la Egiptino

Origine alkonstruaĵo de Maria la Egiptino, same kiel alkonstruaĵo de Nikolao de Mira, troviĝis en la ligna Oranta preĝejo. Post kiam ĝi forbrulis en 1680, la alkonstruaĵoj reaperis en la restarigita brika preĝejo. En 1748–1750 aperis aparta brika preĝejo de Nikolao de Mira. En 1752 paroĥanoj petis metropoliton Silvestron permesi konstruadon de brika sonorilturo anstataŭ tiu ligna, jam kaduka, sed en alia loko. Samtempe ili petis permeson ĉirkaŭigi ĉion per ligna barilo. Post fini la unuan etaĝon en 1755 la paroĥanoj kaj pastroj petis permeson konstrui en la dua etaĝo preĝejon de Maria la Egiptino. En 1759 la preĝejo estis konsekrita. Supozeble ĝia aŭtoro estis Kornelij Miĥajloviĉ Perevoloka. Ĝi estis inter la unuaj nepavilonaj sonorilturoj en Siberio, same kiel sonorilturo de la preĝejo de Ĉefanĝelo Mikaelo en Tobolsko (1749–1754)[18].

La sonorilturo estis lokita sur malnovaj tomboj, komence de la 21-a jarcento arkeologoj esploris almenaŭ 15. Tio estis paroĥa tombejo, etendiĝinta for trans la nuna monaĥeja muro, sed ne ekster la okcidenta muro. La tombejo evidente aperis en la unua kvarono de la 17-a — dua duono de la 18-a jarcentoj. En la tomboj loĝis multnombraj ronĝuloj, plenigintaj unu el ili per greno. Oble pli poste en la nord-okcidenta angulo estis konstruita brika tombokelo[19]. En la preĝejo arkeologoj trovis ankaŭ kahelojn de la dua duono de la 18-a jarcento, kio sugestas ke eble ĝi estis hejtata, kvankam tio estas menciita en neniuj fontoj[20].

En 1807 al ĝi estis alkonstruitaj monaĥaj ĉeloj, malmuntitaj en 2007 dum restaŭrado. En 1824 la sonorilturo estis dispentrita de Gavrila Dokuĉajev, filo de ikonfaristo Savva Dokuĉajev. Li dispentris tiam ankaŭ eksterajn murojn de la Oranta katedralo[21]. La 8-an de aprilo 1885 laŭ ordono N 2310 de la Tobolska Spirita Konsistorio, la preĝejo estis alinomita je la Ĉielira[14].

En 1924 ĝi estis fermita same kiel la monaĥejo ĝenerale. En 1990 ĝi estis konsekrita kiel la unua preĝejo, redonita al la eklezio. En ĝi troviĝis restaĵoj el amastomboj, trovitaj en la monaĥejo dum la restaŭrado[22], poste translokitaj al la preĝejo de Novmartiroj kaj Deklarantoj de la Kredo de Rusio. En la nartekso funkcias historia kaj etnografia ekspozicio.

Preĝejo de Novmartiroj kaj Deklarantoj de la Kredo de Rusio

La preĝejo de Novmartiroj kaj Deklarantoj de la Kredo de Rusio (ruse Церковь Новомучеников и Исповедников Российских) situas oriente de la Oranta preĝejo. Ĝi estis fondita la 2-an de aŭgusto 2010 kaj finkonstruita en 2011 aŭ 2012. Tio estas malalta kubo kun unu kupolo, altaro kaj nartekso. En ĝia subterejo troviĝas ostejo (ruse костница), kie estas kolektitaj kaj prezentataj restaĵoj trovitaj en la monaĥejo. Super ili tagonokte okazas preĝado. Supozeble parte temas pri malliberuloj de transita malliberejo, kiu funkciis en la fermita monaĥejo en la 1920-aj jaroj, parte pri lokanoj sepultitaj en preĝeja tombejo. La preĝejo estas dediĉita al viktimoj de kontraŭkristanaj reprezalioj en Sovetunio[23].

Muroj

Sur interna flanko de la okcidenta muro troviĝas tri mozaikaj ikonoj de kronikisto Nestor, Cirilo kaj Metodo kaj Johano Krizostomo faritaj en la tradicio de la florenca mozaiko. Ilian kreadon financis ĵurnalistoj de Tjumena provinco, kiuj ĉiujare aranĝas en la monaĥejo seminarion dediĉitan al kunlaboro kun la Rusa Ortodoksa Eklezio. La elekton influis ke tiuj ĉi sanktuloj estas aŭspiciantoj de la ĵurnalista profesio. La ikonojn faris Ivan Burlakov, fama artisto el Jekaterinburgo. La ikono de Nestor aperis en 2011[24]. En 2017 kadre de kunlaboro inter tjumenaj kaj bulgaraj ĵurnalistoj estis lanĉita monkolektado por ikono de Cirilo kaj Metodo[25] kaj la 26-an de majo 2017 ĝi estis inaŭgurita kaj konsekrita[26]. La plej lasta la 29-an de majo 2019 aperis la ikono de Johano Krizostomo[27]. La ikono havas dimensiojn 1 x 2 metrojn kaj konsistas el kelkcent smaltoj el Italio de pli ol 20 kolornuancoj. La artisto faras mozaikajn ikonojn ekde 1997[28].

Monaĥejo

Fondo kaj evoluo

En 1783 surbaze de la Abalaka paroĥo estis establita la Oranta Abalaka vira monaĥejo de la tria klaso, kion petis episkopo Varlaam (Petrov). Kiel kaŭzo estis menciita la miraklofara Oranta ikono, kiu troviĝis tie. Al la monaĥejo estis translokitaj monaĥoj el la Epifania monaĥejo en vilaĝo Nevjanskoje (Perma gubernio), same de la tria klaso. Ĝi estis fondita en 1621, sed forbrulis, do estis translokita sen la posedaĵoj[29]. La unua monaĥejestro iĝis igumeno Margarit, mastrumanto (ruse эконом) de la Tobolska Ĉefpastrejo (ruse Тобольский архиерейский дом) kiun li konstruigis. En 1784 li konstruigis lignan Epifanian preĝejon kun hospitalaj ĉambroj, kiu ekzistis ĝis 1832, kaj lignajn loĝejojn por monaĥejestro kaj frataro. En 1786 ĉirkaŭ la monaĥejo aperis barilo kun turoj, farita el lignaj tabuloj[29].

En 1797 por la monaĥejo estis ordonita ĉiujara subvencio je 1 560,2 rublojn, donitaj terenoj kaj fiŝkaptejoj[14].

La igumeno Melĥosedek ekkonstruigis en 1803 ŝtonan barilon, en 1804 konstruigis unuetaĝan lignan domon de monaĥejestro, en kiu komence de la 20-a jarcento troviĝis hospitalo, tajlorejo, lignaĵejo kaj loĝejoj de la frataro[30].

En 1825 igumeno Ioannikij konstruigis pli longan ŝtonan barilon kun pordego en la orienta muro kaj du pordegoj en tiu okcidenta (la traveturebla pordego kaj la sankta pordego). Al la barilo estis poste alkonstruitaj pluraj mastrumejoj: ikona butiko, banejo, lavejo, stalo (bovinejo, ĉevalejo, kaleŝejo), stokejo, ligna domo[30].

En 1839–1843 en la monaĥejo loĝis sanktulo pastromonaĥo Misail[14].

En 1844 arkimandrito Antonij konstruigis unuetaĝan ŝtonan gastejon, al kiu poste oni aldonis duan etaĝon por loĝejoj de la frataro. En 1862–1867 (laŭ alia fonto — en 1854–1855)[2] en sud-okcidenta parto de la monaĥejo aperis brika ĉefpastra domo (ruse архиерейский дом) dezajnita de arkitekto P. V. Ĉajkovskij. En 1896−1904 danke al oferoj de vidvino de generalo Zrjaĥov[2] trans la barilo aperis ŝtona gastejo por pilgrimantoj, dezajnita de eparĥia arkitekto Bogdan Zinke, ikona butiko kaj gastejo por veturigistoj (ruse заезжий дом для ямщиков)[30].

Planado

La monaĥejo havas malkutiman planadon, ĉar origine tio estis paroĥa preĝejaro, lokita ĉe nord-okcidenta flanko de la nuna monaĥejo, ĉe vilaĝa tombejo. Ĉe tiu ĉi flanko ĝin apudis la Irkutska landvojo, irinta laŭlonge de la okcidenta monaĥeja muro, laŭ bordo de Irtiŝo. Do la monaĥejo evoluis nord-orienten, por foriĝi de la defalanta bordo de Irtiŝo, la Irkutska landvojo kaj la vilaĝa tombejo[31].

Arkeologiaj esploroj montris ke la plej malnova kaj densa tavolo de la tomboj troviĝas sude de la preĝejoj de Nikolao de Mira kaj Maria la Egiptino, kie oni trovis ĝis 6 horizontalajn vicojn da tomboj. La norda kaj okcidenta limoj de la tombejo koincidas kun la ŝtona muro ĉirkaŭ la monaĥejo, konstruita en 1803 surloke de tiu ligna[32], sed 3,5–4,5 metrojn pli okcidente, pli proksime al la bordo de Irtiŝo[33]. La orienta limo pasas laŭ manĝejo, situanta sud-oriente de la preĝejo de Nikolao de Mira kaj evidente tio estas la plej nova parto, kreita post kiam terenoj apud la preĝejoj jam estis okupitaj, do en la dua duono de la 18-a jarcento[32]. La suda limo ankoraŭ ne estas precizigita. Oni trovis tombojn sub gastejo, konstruita en 1844 surloke de ligna gardistejo ĉe la okcidenta traveturebla pordego[34]. En 1783 la preĝejaro estis transformita je la monaĥejo dum lokanoj estis registritaj ĉe paroĥo de vilaĝo Preobraĵenskoje, do ekde tiam ili estis sepultataj tie. La monaĥoj estis sepultataj en la "fratara tombejo" (ruse братское кладбище), situanta post la suda muro. La 13-an de decembro[jul.]/ 24-an de decembro 1771[greg.] Senato eldonis ukazon, kiu malpermesis entombigon ene de la setlejoj. En Tobolsko aperis la tombejo Zavalnoje, ankaŭ en la vilaĝoj oni kreis tombejojn ekster la setlejoj[35].

Kerno de la monaĥejo estis tri preĝejoj: la Oranta, Nikolao de Mira kaj Maria la Egiptino. Ĉirkaŭ ili norde kaj sude troviĝis la unua cirklo de konstruaĵoj: gastejo por pilgrimantoj, loĝejoj por frataro, monaĥejestra domo, manĝejo, bakejo ktp. Laŭlonge de la muro staris la tria cirklo: banejo, ĉevalejo, kaleŝejo, bovinejo, stokejo ktp. En la orienta parto situis Jermak-barlago (ruse Ермаковский пруд), en la suda estis ĝardeno kaj legomejo. Antaŭ la Oranta katedralo estis malkutime eta placo. La brika muro ĉirkaŭas la tutan monaĥejon kaj ne havas turojn. En ĝi troviĝas tri pordegoj kaj du pordoj. La ĉefa (sankta) pordego estas turnita al la okcidenta parto de la Oranta preĝejo. Ĉe nord-okcidenta flanko de la muro staris luigataj butikoj[31].

La terglitoj ĉiam minacis la monaĥejon, do en 1893 oni fortikigis la bordon, sed tio ne donis atenditan efikon. Do en 1903 speciala komisiono malpermesis veturi kaj peli brutojn laŭ rando de la bordo[36].

Reorganizado

En 1896 en la monaĥejo loĝis igumeno, 5 pastromonaĥoj, 6 diakonmonaĥoj, 3 monaĥoj kaj 29 novicoj[14].

Komence de la 1890-aj jaroj episkopo Iustin petis la Sanktan Sinodon transformi la viran monaĥejon je la virina — "pro internaj malordoj kaj ekstera malkontentiga stato" (ruse ввиду внутренних беспорядков и внешнего неудовлетворительного состояния). La peto estis rifuzita danke al metropolito de Sankt-Peterburgo Palladij, proponinta enpostenigi kiel monaĥejestron Feodosij (Ivanov), la pastromonaĥon de la monaĥejo Aleksandro Nevskij, dirinte ke li povos "starigi la Abalakan monaĥejon kiel la monaĥejo devas stari" (ruse поставить Абалакский монастырь так как монастырь должен стоять). En 1893 Feodosij iĝis la monaĥejestro. En la monaĥejo estis enkondukita cenobito, do nuligo de privataj posedoj kiuj iĝis kunposedaĵo de la monaĥa komunumo[14].

En 1900, laŭ peto de episkopo de Tobolsko Antonij (Karĵavin) al ĉefepiskopo de Finnlando Nikolaj (Nalimov), al la monaĥejo estis translokitaj 57 monaĥoj kaj novicoj el la Valaama monaĥejo por komplete ŝanĝi etoson surloke. La antaŭa frataro, nomita "malfortiĝinta" (ruse ослабевшая) estis dissendita al diversaj monaĥejoj en Siberio. La monaĥejestro iĝis eks-sakristiano de la Valaama monaĥejo pastromonaĥo Antonin. La monaĥejo adoptis severan statuton de la Sarova monaĥejo[14]. Inter la alvenintoj estis la lasta monaĥejestro Arkadij (Gusev), arestita en 1923 kaj mortpafita en 1937[3].

En novembro 1900 la frataro konsistis el 60 homoj, inkluzive de 57 monaĥoj kaj novicoj el la Valaama monaĥejo kaj 3 novicoj el la antaŭa frataro. En 1901 tie loĝis 4 pastromonaĥoj, 2 diakonmonaĥoj, 7 monaĥoj, 5 aprobitaj novicoj (ruse указные послушники) kaj 25 provizoraj novicoj[14].

En 1902 superrigardanto-rektoro de la Tobolska Spirita Lernejo Fjodor Ĉemagin tiel priskribis la monaĥejon[37]:

Citaĵo
 Везде заметна попечительность и благоразумная распорядительность о. игумена; прежней грязи и следа нет, служение чинное, в храме скромное благолепие и чистота. Кельи вновь перестроены, в летней церкви для монахов устроены большие хоры. Во дворе монастырском устроены аллеи, против гостиницы на берегу разбит садик. Отсюда с высоты 25 сажен над рекою представляется глазам паломника чудный вид на окрестности. Число братии теперь понемногу начинает увеличиваться местными сибирскими крестьянами, которых прельщает благолепное служение и христианская жизнь монашествующих [...] Всякие небольшие поправки монахи стараются сделать своими силами, — у них есть свои столяры, сапожники, слесари, кузнецы, портные и живописцы и проч. В будущем у них проектируется открыть иконописный класс. Детище почившего о. настоятеля Феодосия каменная гостиница достроена и покрыта железом, нет только средств на внутреннюю отделку ее.   Ĉie rimarkeblas zorgemo kaj racia ordemo de la patro igumeno; de la antaŭa malpureco mankas eĉ spuroj, la diservado estas laŭorda, en preĝejo estas modesta majesto kaj pureco. Monaĥaj ĉeloj estas denove rekonstruitaj, en la somera preĝejo por la monaĥoj estas kreitaj grandaj ĥorejoj. En la monaĥeja korto estas kreitaj aleoj, kontraŭ gastejo surborde estas farita ĝardeneto. De ĉi tie, de sur alteco 25 je saĵenoj [53,34 m] super rivero al la okuloj de pilgrimanto malfermiĝas delica vidaĵo al la ĉirkaŭaĵoj. Nombro de la frataro nun poiomete ekkreskas danke al lokaj siberiaj kamparanoj, kiujn logas majesta diservado kaj kristana vivo de la monaĥoj [...] Diversajn etajn riparojn la monaĥoj klopodas fari propraforte — ili havas proprajn lignaĵistojn, ŝuistojn, seruristojn, forĝistojn, tajlorojn kaj pentristojn ka. Estonte estas planate malfermi ĉe ili ikonpentristan klason. Ido de la forpasinta patro monaĥejestro Feodosij, ŝtona gastejo estas finkonstruita kaj tegmentita je fero, mankas nur rimedoj por ĝia interna dekoraciado. 
— Fjodor Ĉemagin, Pilgrimado de lernantoj al la Abalaka Oranta monaĥejo [1902]

En tiu tempo la monaĥejo iĝis inter la plej famaj kaj vizitataj en Siberio. Por lokanoj funkciis paroĥa preĝejo kaj speciala preĝejo por novbaptitaj ĥantoj, hospitalo. Oriente de la preĝejoj situis ĝardeno kaj legomejo. En la nord-orienta parto, post la ejo por la frataro situis Jermak-barlago (ruse Ермаковский пруд)[38].

En 1902 la monaĥejo estis transigita de la tria al la dua klaso, kun arkimandrita regado[14].

En 1903 tie loĝis igumeno, 5 pastromonaĥoj, 5 diakonmonaĥoj, 7 monaĥoj, 8 aprobitaj novicoj (ruse указные послушники) kaj 41 provizoraj novicoj. Ĉirkaŭ 1908 tie estis igumeno, 12 monaĥoj kaj 32 novicoj[14].

En 1910 en la monaĥejo funkciis lernejo por infanoj el ĥantoj, selkupoj, nenecoj kaj tataroj, kie ili lernis lignaĵistan, tornistan, seruristan, tajloran kaj ŝuistan metiojn, plektadon de sakformaj kaptoretoj, brikfaradon. Funkciis hospitalo por la frataro kaj malsanulejo por pilgrimantoj[14].

En 1913 la monaĥejestro estis samtempe vic-episkopo (ruse благочинный) rilate la monaĥejojn de la Tobolska eparĥio[39].

En 1917 la feston de la translokado de la Abalaka ikono de Dipatrino partoprenis episkopo de Tobolsko Hermogen (Dolganjov)[3].

Fermo kaj nereligia uzado

En 1921 la monaĥejestro iĝis arkimandrito Arkadij (Gusev)[14]. Dum la Okcidentsiberia kamparana ribelo la monaĥejo subtenis la ribelulojn. La frataro proponis transporti je siaj ĉevaloj 30 kubajn saĵenojn (60 m3) de brulligno, la igumeno oferis por la Popola Armeo 50 mil rublojn. La 7-an de aprilo 1921 en la lasta numero de ĵurnalo "Voĉo de la Popola Armeo" (ruse Голос Народной Армии), eldonita de la ribeluloj, aperis artikolo de la eparĥia ĉefpastro pri alporto de la miraklofara Abalaka ikono al Tobolsko, okupita de la ribeluloj[40].

En 1923 la frataro estis akuzita pri kaŝado de valoraĵoj kaj agitado kontraŭ la sovetia potenco, komenciĝis krimenketado[14].

En 1923 la monaĥejestro iĝis igumeno Paĥomij (Ŝkamorda), kiu regis ĝis la fermo la 19-an de aŭgusto 1924[14].

La 25-an de januaro 1925 en la Popola Domo en Tobolsko komenciĝis publika proceso post kiu oni kondamnis 15 monaĥojn al malliberigo. En marto 1925 estis arestitaj 10 monaĥoj, akuzitaj pri koruptado de 12-jara knabino. La proceso estis publika kaj okazis en la Somera teatro. 2 monaĥoj estis kondamnitaj al 4 kaj 2 jaroj da malliberigo, la aliaj absolvitaj[14].

La 10-an de majo 1925 la Oranta preĝejo estis transdonita al grupo de la Viva Eklezio subestre de pastro P. D. Sokolov. En 1926 ili ricevis ankaŭ la Triunuan kaj Ĉieliran preĝejojn, kaj librejon. La preĝejoj kaj posedaĵoj estis transdonitaj al tiu lasta. La miraklofara ikono estis ĉiujare transdonata alterne jen al unu komunumo, jen al la alia[41]. En la 1930-aj jaroj ankaŭ tiu ĉi komunumo estis likvidita[14]. Dum jaroj en la monaĥejo funkciis samtempe du komunumoj — la tradicia kaj de la Viva Eklezio.

En 1923 okazis konfiskado de pluraj valoraĵoj. En aŭgusto 1924 la monaĥejo estis fermita. Tie funkciis transita prizono de NKVD. De januaro ĝis aŭgusto 1927 tie troviĝis provizora anstataŭanto de la patriarko, metropolito de Kolomno kaj Kruticko Pjotr (Polanskij)[42].

Pluraj monaĥoj estis reprezaliitaj. La 10-an de oktobro 1937 estis kondamnita al pafekzekuto monaĥo Miaĥail (Miĥail Jakovleviĉ Ĵuĉkov), naskiĝinta en 1868 en vilaĝo Novlevo (Tula gubernio). Li estis akuzita pri membreco en kontraŭrevolucia ribela organizaĵo de pastraro, kvazaŭ preparinta armitan ribelon kontraŭ la sovetia potenco. La 30-an de decembro 1956 li estis rehabilitita[43].

Pastromonaĥo German (German Jefimoviĉ Osipov), naskiĝinta en 1877 en burĝa familio en la urbo Boroviĉi (Novgoroda gubernio), en 1923 estis kondamnita al 3 jaroj da malliberigo pro kaŝado de ekleziaj valoraĵoj. En malliberejo li pasigis 1 jaron kaj 3 monatojn. Ekde 1924 li servis en vilaĝo Skripunovo (Samarova distrikto). En 1936 pro nepago de ŝtata imposto li estis kondamnita al 1 jaro da trudlaboro. En 1937 li estis arestita denove kaj akuzita pri kontraŭsovetia propagando, speciale inter infanoj. Oni menciis ke li tre fervore plenumas la diservojn, allogante plurajn lokanojn[43].

Citaĵo
 Не проходило ни одного дня, даже незначительного праздника, чтобы Осипов не служил в Церкви и довольно продолжительное время. Особенно он служил в те дни, когда следовало проводить собрания населения для проведения тех или иных мероприятий, что приводило к их срыву. Дети-школьники под влиянием своих родителей и частого посещения церкви не воспитываются в антирелигиозном духе, а наоборот, в школе приводят церковные цитаты и даже отказываются в школе писать сочинения на тему: «Враги Советской власти — попы и монахи».   Pasis eĉ ne unu tago, eĉ ne la plej malgrava festo dum kiu Osipov ne diservus en la preĝejo kaj sufiĉe longan tempon. Speciale li diservis en la tagoj, kiam devis okazi kunsidoj de loĝantaro por okazigo de iuj aranĝoj, pro kio ili ne okazis. Infanoj-lernejanoj sub influo de siaj gepatroj kaj de ofta frekventado de la preĝejo ne estas edukataj en kontraŭreligia etoso, sed inverse, en lernejo ili citas ekleziajn esprimojn kaj eĉ rifuzas en la lernejo skribi verkaĵojn pri la temo "Malamikoj de la sovetia potenco — pastroj kaj monaĥoj". 
— Akuzaj dokumentoj [1937]

Inter la akuzoj estis propagando kontraŭ la nova konstitucio kaj li parte agnoskis tion[43]:

Citaĵo
 Новая конституция ничего не дала народу — это я сказал потому, что церковь не открывают, а конституция предусматривает свободу совершения религиозных обрядов и верований.   La nova konstitucio nenion donis al la popolo — tion mi diris, ĉar la preĝejon oni ne malfermas dum la konstitucio garantias liberecon de religiaj ritoj kaj kredoj. 
— pastromonaĥo German, Protokolo de pridemandado [1937]

La 21-an de julio 1937 speciala kolegio de la Omska Provinca Juĝejo verdiktis malliberigi lin dum 5 jaroj. La 15-an de novembro 1999 li estis rehabilitita[43].

Poste en la monaĥejo funkciis diversaj mastrumejoj, maŝina-traktora stacio (MTS) de loka kolĥozo, klubo, internulejo por infanoj[42].

Renaskiĝo

La 5-an de julio 1976 la Tjumena Provinca Ekzekutiva Komitato per la ordono N 357 donis al la monaĥejo statuson de arkitektura monumento[44].

En 1989 komenciĝis transdonado de la monaĥejo al la Rusa Ortodoksa Eklezio. La 20-an de marto 1990 la Sankta Sinodo aprobis malfermon de la monaĥejo. En 1992–1994 ĉiuj konstruaĵoj kaj terenoj estis redonitaj al la eklezio. La pastro-arkimandrito iĝis la episkopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin). Komence de la 2000-aj jaroj la diservoj okazis en la preĝejo de Maria la Egiptino[14].

En 1994 la monaĥejon vizitis patriarko Aleksio la 2-a, farinta diservon antaŭ la Abalaka ikono de Dipatrino. La 21-an de junio 2007 venis metropolito de Minsko kaj Slucko Filaret kun ĉefpastroj kaj rusiaj altranguloj[42].

En 2006−2007 kompanio "Sibspecprojektrestavracija" (Tomsko) dezajnis la restaŭradon[31].

La 17-an de majo 2007 estis konsekrita sonorilo peza je 1 200 kg, donacita de ortodoksaj ĵurnalistoj de Tjumena provinco, partoprenintaj ĉiujaran seminarion "La ortodoksismo kaj amaskomunikiloj". La 13-an de majo 2010 ĝi estis levita al la sonorilturo[45]. La 6-an de oktobro 2007 estis konsekritaj kaj starigitaj krucoj kaj kupoloj de la Oranta preĝejo kaj preĝejo de Maria la Egiptino[14]. En 2013 la restaŭrado de ĉiuj preĝejoj finiĝis[24].

La 22-an de novembro 1996 la monaĥejo estis registrita. En 1999 estis registrita ĝia statuto. Ĉirkaŭ 2000 tie loĝis 2 igumenoj, 3 pastromonaĥoj kaj 1 diakonmonaĥo[14]. En 2011 la monaĥeja komunumo konsistis el 25 homoj, inkluzive de 13 pastroj, 4 monaĥoj kaj 8 novicoj (ruse послушник). Krome tie loĝis 40 volontulaj laboristoj (ruse трудник). La monaĥejestro estas ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin). Vic-monaĥejestro estis igumeno Hermogen (Serij). Spirita patro (ruse духовник) estis arkimandrito Zosima (Gorŝunov)[42].

En 2023 en la monaĥejo estis 34 membroj, inkluzive de 12 pastroj, 1 asketa diakonmonaĥo (ruse схииеродиакон), 2 diakonmonaĥoj, 7 monaĥoj, 2 novic-monaĥoj (ruse инок), 10 novicoj. Ĉiutage en la Oranta preĝejo okazas liturgio[46]. La 2-an de aŭgusto je la templofesto okazas jara kunveno de la monaĥoj de la Tobolska-Tjumena eparĥio[42].

Oni fabrikas kandelojn por la tuta eparĥio, produktinte en 2022 pli ol 14 tunojn. Apud la Tobolska kremlo funkcias monaĥeja manĝejo (ruse монастырская трапезная)[46]. Haveblas librejo kun pli ol 6 000 libroj. La monaĥejo posedas 244 hektarojn da kampoj uzataj kiel falĉejoj kaj plantejoj de greno kaj terpomoj[15]. En decembro 2016 estis registrita agrokultura kooperativo "Abalak", posedinta 70 hektarojn[47].

Reprezentejo kaj ermitejoj

La 20-an de aprilo 1901 aperis ukazo de la Sankta Sinodo pri la fondo de la ermitejo de Ĉefanĝelo Mikaelo en vilaĝo Miĥajlovskoje, surbaze de Miĥajlovka-tereno (ruse Михайловская дача) de la Abalaka monaĥejo. La areo konsistis el 13 desjatinoj de la tero (14,2 hektaroj) kaj 343 desjatinoj de arbaro (374,7 hektaroj). Kiel la konstruisto (do estro) estis nomumita pastromonaĥo Prokopij, kiel mastrumanto — monaĥo Ananij. La frataro devis konsisti el ne malpli ol 10 homoj. La financojn regis la Abalaka Oranta monaĥejo kiel supera instanco, tamen ĝenerale la ermitejo funkciis aŭtonome kaj eventuale estis transformiĝonta je la nova monaĥejo[48]. Ĝi malfermiĝis en 1902. Oni sekvis en ĝi antikvan regulon pri kantado de 12 psalmoj. La inoj ne rajtis eniri la ermitejon. Fine de la 1920-aj ĝi estis transformita je ripozejo[14].

Nun haveblas reprezentejo kaj du ermitejoj.

La 11-an de julio 2004 en la tago de memoro de Sergij kaj German de Valaamo, en la ermitejo (ruse скит) situanta 15 km for de la monaĥejo, estis metita kaj konsekrita fondoŝtono de preĝejo, dediĉita al tiuj ĉi sanktuloj. En 2005 komenciĝis konstruado de ligna preĝejo, finita aŭtune. La 14-an de marto 2009 la preĝejo estis konsekrita de ĉefepiskopo Dimitrij[22]. La ermitoj okupiĝas precipe pri abelejo[14].

La 3-an de majo 2010 estis fondita la ermitejo en faktorio Laborovaja (Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto)[42]. Ĝia destino estas misiisma laboro inter la indiĝenoj kaj mastrumado (fiŝkaptado kaj kolektado de beroj)[14].

Haveblas reprezentejo (ruse подворье) en vilaĝo Lipovka, kie naskiĝis kaj loĝis Misail de Abalako kaj funkcias la Epifania preĝejo. Loĝantoj de la reprezentejo okupiĝas pri mastrumado, bestobredado kaj plantado de legomoj[15]. Ortodoksaj familioj venas tien por ferii, alkoholuloj kaj narkotikuloj trapasas rehabilitadon[49]. En 2021 tie estis 2 domoj, ĉefpastra domo, kapelo kaj la Epifania preĝejo, ankoraŭ restaŭrata[50]. En la reprezentejo laboras ankaŭ lokanoj[51].

Monaĥejestroj kaj vic-monaĥejestroj

En 1921 patriarko Tiĥon nomumis kiel monaĥejestron arkimandriton Arkadij (Gusev). En aprilo 1930 li estis akuzita pri kontraŭsovetia agado kaj arestita. La 28-an de majo 1930 li estis malliberigita por 3 jaroj, sed liberigita pro granda aĝo. La 2-an de aŭgusto 1989 li estis rehabilitita[43].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Сухорукова, Н. В. (2023). “Иконописцы Тобольской губернии XVII – начала XX века”, Искусство Евразии (ru) (PDF) (4), p. 148. doi:10.46748/ARTEURAS.2023.04.008. Alirita 2024-10-22.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 71. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 72. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  4. Валитов, А. А.; Федотова Д. Ю. (2016). “Крестные ходы в Тобольской губернии как форма ритуальной повседневной культуры на рубеже XIX-XX вв.”, Культурное наследие России (ru) (PDF), p. 62. Alirita 2024-10-22.. 
  5. Маргарита Шаманенко (2016-04-28) В поисках Абалакской иконы (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2016-04-29. Alirita 2024-10-20 .
  6. Маргарита Шаманенко (2016-04-16) Икона позвала в дорогу (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2016-04-16. Alirita 2024-10-20 .
  7. Манькова, И. Л. (2021). “Православный ландшафт села Абалакского в XVII в.”, Вестник Екатеринбургской духовной семинарии (ru) (35), p. 123. doi:10.24412/2224-5391-2021-35-116-140. Alirita 2024-12-08.. 
  8. Манькова, И. Л. (2021). “Православный ландшафт села Абалакского в XVII в.”, Вестник Екатеринбургской духовной семинарии (ru) (35), p. 124–126. doi:10.24412/2224-5391-2021-35-116-140. Alirita 2024-12-08.. 
  9. Манькова, И. Л. (2021). “Православный ландшафт села Абалакского в XVII в.”, Вестник Екатеринбургской духовной семинарии (ru) (35), p. 127–128. doi:10.24412/2224-5391-2021-35-116-140. Alirita 2024-12-08.. 
  10. Манькова, И. Л. (2021). “Православный ландшафт села Абалакского в XVII в.”, Вестник Екатеринбургской духовной семинарии (ru) (35), p. 131–132. doi:10.24412/2224-5391-2021-35-116-140. Alirita 2024-12-08.. 
  11. Манькова, И. Л. (2021). “Православный ландшафт села Абалакского в XVII в.”, Вестник Екатеринбургской духовной семинарии (ru) (35), p. 133. doi:10.24412/2224-5391-2021-35-116-140. Alirita 2024-12-08.. 
  12. Манькова, И. Л. (2021). “Православный ландшафт села Абалакского в XVII в.”, Вестник Екатеринбургской духовной семинарии (ru) (35), p. 134–135. doi:10.24412/2224-5391-2021-35-116-140. Alirita 2024-12-08.. 
  13. Манькова, И. Л. (2021). “Православный ландшафт села Абалакского в XVII в.”, Вестник Екатеринбургской духовной семинарии (ru) (35), p. 135–136. doi:10.24412/2224-5391-2021-35-116-140. Alirita 2024-12-08.. 
  14. 14,00 14,01 14,02 14,03 14,04 14,05 14,06 14,07 14,08 14,09 14,10 14,11 14,12 14,13 14,14 14,15 14,16 14,17 14,18 14,19 14,20 14,21 14,22 14,23 14,24 14,25 14,26 14,27 14,28 Абалакский Знаменский монастырь (ruse). Drevo-info.ru. Arkivita el la originalo je 2024-06-18. Alirita 2024-10-21 .
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 74. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  16. 16,0 16,1 16,2 Сулоцкий, А.И.. (2000) О церковных древностях Сибири (ruse), p. 111. ISBN = 5-93020-068-8.
  17. 17,0 17,1 17,2 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 75. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  18. Загваздин, Е. П. (2015). “Церковь преподобной Марии Египетской Абалакского монастыря Тобольского района Тюменской области в свете археологических исследований”, Баландинские чтения (ru), p. 133. Alirita 2024-10-21.. 
  19. Загваздин, Е. П. (2015). “Церковь преподобной Марии Египетской Абалакского монастыря Тобольского района Тюменской области в свете археологических исследований”, Баландинские чтения (ru), p. 134. Alirita 2024-10-21.. 
  20. Загваздин, Е. П. (2015). “Церковь преподобной Марии Египетской Абалакского монастыря Тобольского района Тюменской области в свете археологических исследований”, Баландинские чтения (ru), p. 135. Alirita 2024-10-21.. 
  21. Сухорукова, Н. В. (2023). “Иконописцы Тобольской губернии XVII – начала XX века”, Искусство Евразии (ru) (PDF) (4), p. 153. doi:10.46748/ARTEURAS.2023.04.008. Alirita 2024-10-22.. 
  22. 22,0 22,1 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 76. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  23. Александр Бокарёв (2014-12-04) Церковь Новомучеников и Исповедников Российских в Абалакском Знаменском монастыре (ruse). Temples.ru. Arkivita el la originalo je 2016-08-05. Alirita 2024-12-08 .
  24. 24,0 24,1 Абалак: прошлое и настоящее (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja (2013-05-08). Arkivita el la originalo je 2017-08-05. Alirita 2024-10-20 .
  25. В Абалакском монастыре установят мозаичную икону Кирилла и Мефодия (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja (2017-03-10). Arkivita el la originalo je 2017-03-11. Alirita 2024-10-20 .
  26. Анна Германова (2017-05-31) Икона для Абалака (ruse). Советская Сибирь. Alirita 2024-11-18 .
  27. В Абалакском монастыре установлена новая мозаичная икона (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja (2019-05-29). Arkivita el la originalo je 2019-05-29. Alirita 2024-10-20 .
  28. Сергей Кузнецов (2019-05-29) В середине мая в Абалакском монастыре установят мозаичную икону Иоанна Златоуста (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2019-05-03. Alirita 2024-10-20 .
  29. 29,0 29,1 Манонина, Т.Н. (2008). “Свято-Знаменский монастырь в селе Абалак”, Вестник Томского государственного архитектурно-строительного университета (ru) (2), p. 33. Alirita 2024-10-21.. 
  30. 30,0 30,1 30,2 Манонина, Т.Н. (2008). “Свято-Знаменский монастырь в селе Абалак”, Вестник Томского государственного архитектурно-строительного университета (ru) (2), p. 34. Alirita 2024-10-21.. 
  31. 31,0 31,1 31,2 Манонина, Т.Н. (2008). “Свято-Знаменский монастырь в селе Абалак”, Вестник Томского государственного архитектурно-строительного университета (ru) (2), p. 36. Alirita 2024-10-21.. 
  32. 32,0 32,1 Данилов, П. Г. (2012). “Православный некрополь XVII-XVIII веков в селе Абалак Тобольского района: итоги и перспективы исследований”, Вестник Новосибирского государственного университета. Серия: История. Филология (ru) (PDF) 11 (7), p. 159. Alirita 2024-10-22.. 
  33. Загваздин, Е. П. (2020). “К истории Преображенского (Абалакского) погоста в XVII в.”, Вестник Томского государственного университета (ru) (458), p. 141. doi:10.17223/15617793/458/17. Alirita 2024-10-22.. 
  34. Данилов, П. Г. (2012). “Православный некрополь XVII-XVIII веков в селе Абалак Тобольского района: итоги и перспективы исследований”, Вестник Новосибирского государственного университета. Серия: История. Филология (ru) (PDF) 11 (7), p. 160. Alirita 2024-10-22.. 
  35. Данилов, П. Г. (2012). “Православный некрополь XVII-XVIII веков в селе Абалак Тобольского района: итоги и перспективы исследований”, Вестник Новосибирского государственного университета. Серия: История. Филология (ru) (PDF) 11 (7), p. 160–161. Alirita 2024-10-22.. 
  36. Загваздин, Е. П. (2015). “Церковь преподобной Марии Египетской Абалакского монастыря Тобольского района Тюменской области в свете археологических исследований”, Баландинские чтения (ru), p. 134. Alirita 2024-10-21.. 
  37. Чемагин, Ф. (1902). “Паломничество учеников в Абалакский Знаменский монастырь”, Тобольские епархиальные ведомости, отдел неофиц. (ru) (12), p. 177. 
  38. Манонина, Т.Н. (2008). “Свято-Знаменский монастырь в селе Абалак”, Вестник Томского государственного архитектурно-строительного университета (ru) (PDF) (2), p. 35. Alirita 2024-10-21.. 
  39. Цысь, О. П. (2011). “Возникновение новых монастырских общин в Тобольской епархии в конце XIX начале ХХ вв”, Вестник Нижневартовского государственного университета (ru) (PDF) (1), p. 38. Alirita 2024-10-22.. 
  40. Цысь, В. В. (2018). “уховенство Русской Православной церкви и западно-сибирское крестьянское восстание 1921 года”, Вестник Православного Свято-Тихоновского гуманитарного университета. Серия 2: История. История Русской Православной Церкви (ru) (PDF) (85), p. 95–96. doi:10.15382/sturII201885.89-99. Alirita 2024-10-22.. 
  41. Валитов, А. А.; Федотова Д. Ю. (2023). “Обновленческое движение в Тобольской епархии в первой половине 1920-х годов”, Современная научная мысль (ru) (PDF), p. 124. doi:10.24412/2308-264X-2023-6-122-125. 
  42. 42,0 42,1 42,2 42,3 42,4 42,5 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 73–74. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  43. 43,0 43,1 43,2 43,3 43,4 Зольников, Антон (2017). “Абалакский монастырь и его насельники в годы массовых репрессий”, Сибирская православная газета (ru) (7). Alirita 2024-10-22.. 
  44. Перечень объектов культурного наследия, расположенных в Тобольском районе (здания и сооружения). Registaro de Tjumena provinco. Alirita 2024-12-09 .
  45. (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 73, 76. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  46. 46,0 46,1 (2023) “Монашеская жизнь в Тобольско-Тюменской епархии”, Сибирская православная газета (ru) (3). Alirita 2024-10-23.. 
  47. Тобольские монахи стали фермерами (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja (2016-12-04). Arkivita el la originalo je 2016-12-05. Alirita 2024-10-20 .
  48. Цысь, О. П. (2011). “Возникновение новых монастырских общин в Тобольской епархии в конце XIX начале ХХ вв”, Вестник Нижневартовского государственного университета (ru) (PDF) (1), p. 43. Alirita 2024-10-22.. 
  49. Николай Терентьев (2020-12-28) Духовная застава на Иртышском берегу (ruse). la Rusa Ortodoksa Eklezio. Arkivita el la originalo je 2020-12-30. Alirita 2024-11-08 .
  50. Данил Кравцов (2021-03) Три незабываемых дня в Липовке (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2024-07-20. Alirita 2024-12-09 .
  51. Петров И. (2011-08-11) Новая жизнь на старом утесе (ruse). Jarkovskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2013-10-18. Alirita 2024-12-09 .