La historio de la militkaptitejo komenciĝis meze de 1915, kiam oni decidis konstrui militkaptitejon apud Jindřichovice. La konstruado de la militkaptitejo daŭris rapide. La 17-an de junio alvenis kelkdekoj rusaj militkaptitoj. Dum la unua mondmilito centoj da militkaptitoj el Serbio, Italio kaj Rusio vojaĝis en la kontraŭa direkto al soldatoj de la loka regiono al la aŭstro-hungara kaptiteco - al la militkaptitejo en Jindřichovice. Ĉi tie estis konstruitaj pli ol 170 konstruaĵoj (cent por malliberuloj, ses por oficiroj, dek tri infektaj sekcioj, dek kvar por la etaj vunditoj, kaj ankaŭ magazenoj, kuirejoj, duŝoj, kantinoj, gardoturoj, helpkazernoj). La tuta areo estis ĉirkaŭita de pikdrato, kiu estis sub tensio. En la militkpitejo troviĝis 28 000 militkaptitoj. La plej granda parto de la kaptitoj estis serboj kaj montenegranoj, sekvitaj de rusoj kaj italoj.
La kaptitoj laboris en la ferfabriko Rotava, en la bazaltŝtonminejo Kernberg ne malproksime de la tendaro, pri la konstruado de la kemia fabriko Sokolov. Fine de la milito, ekzistis malespera manko de manĝaĵo, medikamentoj kaj karbo. En ĉi tiu situacio, mortoj pro subnutrado, tifo, tuberkulozo kaj variolo komencis pliiĝi. La nombro da mortoj varias inter 3800 kaj 4306, kun mortoprocento de proksimume 12%. La kolapso de la monarkio kaj la fino de la Unua Mondmilito havis, kompreneble, efikon al la militkaptitejo. La 1-an de novembro 1918, la lastaj ĉeĥaj oficiroj kaj soldatoj, kiuj formis parton de la gardistaro, kaj dum novembro, la kaptitoj forlasis la tendaron. En la venontaj malmultaj monatoj, la tendaro estis malmuntita, kaj ene de kelkaj jaroj ekzistis preskaŭ neniuj spuroj post ĝi.
En la sekvaj jaroj oni decidis konstrui maŭzoleon en Jindřichovice, kiu fariĝos la lasta ripozejo de la sudslavoj. Tiucele la jugoslava registaro aĉetis la teron sub la akvoinstalaĵo. En 1926 okazis eltombigo de mortintoj el la tombejo de la militkaptitejo, en 1927 ankaŭ aliaj mortintoj el la militkaptitejo en Broumov kaj la restaĵoj estis konservitaj en la maŭzoleo. La konsekra ceremonio de la maŭzoleo okazis la 8-an de julio 1932. La maŭzoleo spertis gravajn riparojn kaj restaŭrajn laborojn en la jaroj 1978–1980. Interalie, nova kupra tegmento estis metita. Dum la maŭzoleo postvivis nedifektita Duan Mondmiliton, en 1995 la vandaloj, kiuj havis neniun respekton al la fina ripozloko, ne hontis malkonstrui la kuprajn platojn de la muroj, tegmento kaj frontpordo. En 1996 oni do riparis la tegmenton, murtegaĵojn kaj enirpordojn.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
3 597
1880
3 679
1890
3 570
1900
3 649
1910
3 696
1921
3 380
Jaro
Loĝantoj
1930
3 400
1950
892
1961
779
1970
551
1980
394
1991
318
Jaro
Loĝantoj
2001
386
2014
462
2016
476
2017
478
2018
480
2019
491
Jaro
Loĝantoj
2020
504
2021
494
2022
506
2023
516
2024
521
Partoj de municipo
La municipo konsistas el du partoj:
Háj (Silbersgrün): katastra teritorio Háj u Jindřichovic
Jindřichovice (Heinrichsgrün): ensumigas 8 bazajn setlejunuojn kaj 7 katastrajn teritoriojn
Heřmanov (Hermannsgrün): k. t. Heřmanov v Krušných horách
Kastelo Jindřichovice. La konservita aspekto devenas el dua duono de la 19-a jarcento, kiam dum Ervín Nostic okazis novgotikaj reguligoj. Post la Dua Mondmilito estis en la kastelo lokigita sokolova distrikta arkivo. Pluaj kulturaj memorindaĵoj estas preĝejo de sankta Marteno kaj maŭzoleo, kiun konstruis registaro de Jugoslavio por memoro de serbaj militkaptitoj, kiuj pereis en la loka militkaptitejo dum la unua mondmilito. Proksime de Jindřichovice estas ĉasista kasteleto Favorit.