Teplá estas urbo en Ĉeĥio kun 2 906 loĝantoj kaj monaĥejo, situanta en okcidenta Bohemio, sur samnomata rivero, 12 km de urbo Mariánské Lázně. Vivas ĉi tie 2 906 loĝantoj (2024). Ĝi havas lignoindustrion kaj konstruindustrion. Laŭ la urbo nomiĝas Tepla montetaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chodová Planá, Bezdružice, Lestkov, Ovesné Kladruby, Mnichov, Otročín, Toužim, Nová Ves kaj Úterý.
Historio
La vilaĝo estas unuafoje menciata en konekso kun fondo de la proksima monaĥejo en la jaro 1193. Ĝi estiĝis kiel antaŭburgejo de fortikigita sidejo de Hroznata, fondinto de la monaĥejo, kiu estis lima gardpunkto en komercpado. Teplá fariĝis urbo en la jaro 1385. Per aligo de regiono de Cheb al la ĉeĥa teritorio komence de la 14-a jarcento ĝi sensignifiĝis. Dum la tridekjara milito la urbo kaj la monaĥejo estis kelkfoje prirabitaj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 6 996 |
---|
1880 | 7 458 |
---|
1890 | 7 400 |
---|
1900 | 7 426 |
---|
1910 | 7 379 |
---|
1921 | 7 017 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 6 807 |
---|
1950 | 2 843 |
---|
1961 | 3 444 |
---|
1970 | 3 318 |
---|
1980 | 3 115 |
---|
1991 | 2 924 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 101 |
---|
2011 | 2 981 |
---|
2014 | 3 012 |
---|
2016 | 2 962 |
---|
2017 | 2 961 |
---|
2018 | 2 941 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 2 946 |
---|
2020 | 2 954 |
---|
2021 | 2 859 |
---|
2022 | 2 909 |
---|
2023 | 2 926 |
---|
2024 | 2 906 |
---|
Partoj de urbo
Teplá havas sume 24 lokajn partojn: (Babice, Beranov, Beranovka, Beroun, Bezvěrov, Bohuslav, Číhaná, Heřmanov, Horní Kramolín, Hoštěc, Jankovice, Kladruby, Klášter, Křepkovice, Mrázov, Nezdice, Pěkovice, Popovice, Poutnov, Rankovice, Služetín, Staré Sedlo, Teplá kaj Zahrádka) el kiuj plej homa estas Poutnov (en la nordokcidenta parto de la katastro, 6 km de Teplá) kaj Staré Sedlo (en la sudorienta parto de la katastro, 8 km de Teplá).
Monaĥejo en Teplá
La monaĥejo staras sude de la urbo kaj ĝi estis fondita en la jaro 1193.
Famuloj
En la iama Tepl naskiĝis astronomo Ferenc Mayer-Lambert.
Partoj de urbo Teplá (24) |
---|
|
|