El Radošov kontraŭ la fluo de la rivero Ohře oni povas iri al malgranda banloko Kyselka. De tie estas la distanco proksimume 2 km. Kyselka estas kaŝita en romantika arbara rondvalo (kaldronvalo) sub altaĵo nomata Bučina (tiun nomon oni povas traduki "Faga arbaro"), alta 582 m super marnivelo. Valo, kie la urbeto Kyselka troviĝas, estas 340 m super marnivelo. Ĉi tie fontas minerala akvo (trinkakvo -Hidro-karbonata-natria acidet-akvo). Ĝian sanigan efikon esploris Heinrich Mattoni, ĉar jam en la 13-a jarcento estis la akvo uzata al kuracado. Henriko Mattoni estis itala kuracisto kaj laŭ lia instigo oni ĉi tie konstruis en la dua duono de 19-a jarcento bandomojn.
Al la banloka komplekso apartenas eĉ tiel nomata "Korto de Henriko" konstruita en novrenesanca stilo ĉirkaŭ la jaro 1880, en kiu ankoraŭ en la 80-aj jaroj plenigadis botelojn per minerala akvo. Antaŭ fino de la 20-a jarcento estis la tuta komplekso rekonstruata.
La minerala akvo el Kyselka estas mondkonata sub marko "MATTONI" kaj estas eksportata al ĉiuj kontinentoj. Oni ĝin uzas al trinkado kaj ankaŭ al kurac-banado. Por memoro estis instalita en subo de la turo de tiu ĉi konstruaĵo busto de la unua balneologia universitata profe-soro D-ro Josefo Löschner (en 1a jaro 1888), kiu kunlaboris kun D-ro Mattoni. Li meritis pri evoluo de la banloko. La ĉefa fonto de la minerala akvo estas nomata "Fonto de Otto" je honoro de la greka reĝo Otto, kiu jenan banlokon vizitis en la jaro 1852. Ĝi elfluas en la halo, kiu
estis konstruita en la jaro 1897 en klasikisma stilo sur la deklivo de la monteto Bučina super la ĉefa bandomo. La temperaturo de la fonto estas 12,5 Celsius-gradoj.
La tuta ĉirkaŭaĵo estas bele aranĝita - en parkoj oni povas promeni kaj ĝui belan medion de submontara klimato.