Stráž nad Ohří (germane Warta) estas municipo de Ĉeĥio en distrikto Karlovy Vary en Regiono Karlovy Vary proksimume 3 km norde de Karlovy Vary (katastro de la municipo najbaras kun karovara parto Bohatice). Vivas ĉi tie 560 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Armea spaco Hradiště, Krásný Les, Vojkovice, Loučná pod Klínovcem, Okounov kaj Perštejn.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1086.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 957 |
---|
1880 | 1 926 |
---|
1890 | 2 008 |
---|
1900 | 2 098 |
---|
1910 | 2 317 |
---|
1921 | 2 194 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 299 |
---|
1950 | 1 038 |
---|
1961 | 1 087 |
---|
1970 | 860 |
---|
1980 | 740 |
---|
1991 | 589 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 624 |
---|
2011 | 589 |
---|
2014 | 588 |
---|
2016 | 597 |
---|
2017 | 589 |
---|
2018 | 605 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 613 |
---|
2020 | 600 |
---|
2021 | 553 |
---|
2022 | 577 |
---|
2023 | 569 |
---|
2024 | 560 |
---|
Naturaj rilatoj
Stráž nad Ohří situas proksimume 9 km nordoriente de Ostrov, proksimume en la sama distanclo direkte al nordoriento situas Klášterec nad Ohří en distrikto Chomutov. La municipo etendiĝas en valo de rivero Ohře inter Doupova montaro kaj Ercmontaro. El sudo limigas la katastron de municipo la katastro de armea spaco Hradiště.
La najbaraj municipoj estas Peklo, Osvinov kaj Srní sur nordo, Malý Hrzín, Boč, Kamenec kaj Korunní nordoriente, Korunní Kyselka kaj Zámeček oriente, Jakubov sude, Ovčárna kaj Květnová sudokcidente, Damice kaj Krásný Les okcidente kaj Horní Hrad nordokcidente.
Partoj de municipo
- Stráž nad Ohří (katastra teritorio (k. t.) Stráž nad Ohří kaj Stráž u Hradiště II; parte ankaŭ Osvinov kaj Peklo)
- Boč (k. t. Boč)
- Kamenec (k. t. Korunní)
- Korunní (k. t. Korunní kaj Stráž u Hradiště I)
- Malý Hrzín (k. t. Malý Hrzín)
- Osvinov (k. t. Osvinov)
- Peklo (k. t. Peklo)
- Smilov (k. t. Smilov nad Ohří)
- Srní (k. t. Srní u Boče)
Laŭ intenco de malgrandigo de armea spaco Hradiště devis esti de januaro 2016 al municipo Stráž nad Ohří alligita domaro Korunní Kyselka.
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Mikaelo ĉefanĝelo
- Statuaro de La plej sankta Triunuo
- Akva muelejo n-ro 1
Pluaj fotoj
Partoj de municipo Stráž nad Ohří (9) |
---|
|
|