Pernink estas montara municipo en Ĉeĥio en Ercmontaro, nun konvena loko por refreŝiĝo, skiado - precipe dum vintro por skiantoj. Ĝi troviĝas en distanco 9 km nordoriente de la urbo Nejdek kaj 4 km nordokcidente de vilaĝo Pstruží. Vivas ĉi tie 595 loĝantoj (2024).
Pernink estas iama minista municipo ĉe stanaj minejoj, fondita laŭlonge de la vala vojo en la jaro 1532.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Merklín, Nové Hamry, Boží Dar, Potůčky, Nejdek, Abertamy kaj Horní Blatná.
Historio
Posedantoj de la urbeto estis gento de grafoj Ŝlik el Ostrov-branĉo de grafa familio. Grafo Joaĥimo Šlik donis la 2-an de oktobro 1559 al sia mineja urbeto Pernink diversajn privilegiojn - li gajnis de la regnestro interalie plialtigon de urbeto je urbo kaj permeson uzi urban blazonon. Do, - kiel urbeto Pernink ekzistis ekde la jaro 1532, - kiel urbo de la jaro 1559.
En malnovaj dokumentoj oni povas trovi diversforme skribitan nomon de la urbeto: Bärringen, Perringen, Bärringer, Pärringer, Peringer, Beringer, Perninger - Oni vidas, ke la nomo enhavas en germandevena aspekto vortojn:
- Bär - tio germane signifas urso = ĉeĥe medvěd, kaj
- Ring - tio en germana lingvo signifas ringo - ĉeĥe prsten.
En la 16-a jarcento ne estis la ursoj en arbarriĉa ĉirkaŭaĵo rara afero kaj la legendo pri la ekesto de la urbeto sciigas al ni, ke tavolojn de stano ĉirkaŭ la urbeto Pernink malkovris urso. Per la piedo la urso elterigis bulon da stano, tial ankaŭ sur la blazono de Pernink oni povas vidi la urson. Per malbona prononcado de la nomo Bärringen ekestis iom post iom la ĉeĥa nomo Pernink.
Post la batalo sur Blanka Monto trafis la urbon simila sorto kiel la urbon Ostrov, pro aktiva partopreno de Šlik-familianoj de la ĉeĥa aristokrata ribelo kaj Pernink fariĝis posedaĵo de saksaj kavaliroj el Sachsen-Lauenburgo.
La minado dum la 17-a jarcenta ne ĉesis tuj, sed malgrandiĝis. Kaj nuntempe oni ekspluatas en ĉirkaŭaĵo torfon kaj en la urbeto estas produktejo de punto. Estas ĉi tie ankaŭ produktejo, kie oni kudras gantojn, faras brodaĵojn kaj kudras diversajn bezonaĵojn por loĝejo (ekz. kovrilojn k.s,).
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 219 |
---|
1880 | 2 444 |
---|
1890 | 2 544 |
---|
1900 | 2 860 |
---|
1910 | 3 019 |
---|
1921 | 2 506 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 023 |
---|
1950 | 1 376 |
---|
1961 | 1 253 |
---|
1970 | 927 |
---|
1980 | 794 |
---|
1991 | 709 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 904 |
---|
2011 | 722 |
---|
2014 | 663 |
---|
2016 | 644 |
---|
2017 | 632 |
---|
2018 | 630 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 621 |
---|
2020 | 595 |
---|
2021 | 597 |
---|
2022 | 596 |
---|
2023 | 640 |
---|
2024 | 595 |
---|
Ĉirkaŭaĵo
Ĉirkaŭ la urbo - same kiel en la aliaj lokoj de Ercmontaro estas ampleksaj terenoj por skiveturado - ĉi tie oni trovos krom skitrejnaj terenoj ankaŭ bonan salt-ponton.
La urbeto Pernink havas ankaŭ aliajn raraĵojn - en Bohemio la duan plej alte situantan fervojan stacion en 915 m super marnivelo.
La fervojo el Karlovy Vary kondukas ĝis la ĉelima urbeto Potůčky. La plej interesa sektoro de tiu ĉi fervojo estas inter lokoj Nejdek—Vysoká Pec - Pernink. La vagonaro ascendas el alto 600 m ĝis 915 m. La reloj tordiĝas, la ascendado daŭras tri kvaron-horojn. La trako estas 46 km longa. La stacidomo en Nové Hamry estas en 715 m super marnivelo, en Tisová 765 m, en Horní Blatná 870 m, kaj en Potůčky 700 m super marnivelo. El Karlovy Vary la veturado sur tiu ĉi fervojo komen-ciĝis en aprilo 1899 kaj unue nur ĝis la urbo Nejdek. Ekde la 15.5.1899 oni povis veturi trans urbeto Potůčky ĝis Johanngeorgenstadt en Germanio. La trako de Karlovy Vary ĝis Potůčky estas 46 km longa kaj estas nun historia memorindaĵo.
Bela ekskurso estas al Roko de Drakoj (ĉeĥe: Dračí skála), ĝi estas granita roka klifo alta 977 m, kiu troviĝas en arbarriĉa pejzaĝo, de kie norden oni povas vidi monton Blatenský, nordorienten monton Špičák ĉe Boží Dar.
Partoj de municipo
Pluaj fotoj
-
Municipa ofico
-
Domo
-
Draka roko
Partoj de municipo Pernink (3) |
---|
|
|