Nová Role (germane Neurohlau) estas urbo de Ĉeĥio, en Regiono Karlovy Vary, en distrikto Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 4 244 loĝantoj (2024). La domaro kreskis nur tre malrapide. Sed en konekso kun evoluo de minado kaj prilaborado de kaolino kaj brunkarbo ĝi trairis en la 20-a jarcento tra rapida evoluo, kiu rezultis en avancon je urbo en la jaro 1964. Temas pri unu el la plej maljunaj urboj en Ĉeĥio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nejdek, Karlovy Vary, Božičany, Mírová, Smolné Pece kaj Děpoltovice.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1293.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 779 |
---|
1880 | 927 |
---|
1890 | 1 068 |
---|
1900 | 1 388 |
---|
1910 | 1 583 |
---|
1921 | 1 458 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 859 |
---|
1950 | 1 156 |
---|
1961 | 2 569 |
---|
1970 | 4 578 |
---|
1980 | 4 467 |
---|
1991 | 3 888 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 4 048 |
---|
2014 | 4 130 |
---|
2016 | 4 144 |
---|
2017 | 4 156 |
---|
2018 | 4 161 |
---|
2019 | 4 161 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 4 132 |
---|
2021 | 4 046 |
---|
2022 | 4 125 |
---|
2023 | 4 228 |
---|
2024 | 4 244 |
---|
Industrio
Sur la teritorio de municipo troviĝas unu el la plej grandaj porcelanfabrikoj en meza Eŭropo, kiu specialiĝas precipe al porcelano por hejmoj kaj hotela porcelano sub marko "Thun". Ĝi estis fondita en la jaro 1921 kaj devene ĝi nomoĝis Bohemia. Precipe en la katastra teritorio Jimlíkov okazas minado de kaolino, kiun oni vendas sub tradicia marko "Sedlecký Kaolín". La reguligo de la minita kaolino okazas en la proksima municipo Božičany.
Memorindaĵoj
- romaniko-gotika preĝejo de sankta Mikaelo ĉefanĝelo
- memoriga tilio ĉe tombejo
Partoj de urbo
Pluaj fotoj
Partoj de urbo Nová Role (3) |
---|
|
|