Františkovy Lázně ([Frantiŝkovi Laznje], germaneFranzensbad) estas konata kuracloko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Okcidenta Bohemio, en Regiono Plzeň, distrikto Cheb.
Kune kun Karlovy Vary kaj Mariánské Lázně ĝi formas "banlokan triangulon".
En 2024 ĝi havis 5 783 loĝantojn.
Historie la unua torfa banloko en la mondo.
Pro sia unike unueca klasikisma aspekto en 1992 proklamita kiel urba monumentrezervejo.
Kuracefikoj de la lokaj malvarmaj akvofontoj estis konataj jam ekde la 15-a jarcento.
La urbo estis fondita en la jaro 1793 sub la (germanlingva) nomo
Kaiser Franzensdorf ([KAJza FRANcensdorf], = vilaĝo de imperiestro Francisko).
En 1807 ĝi estis alinomita al Franzensbad [FRANcensbat] (= Franciska banejo).
Tio estas ankaŭ la signifo de la ĉeĥa nomo.
La honorata Francisko estas Francisko la 2-a Jozefo Karlo de Habsburgo, kiu iĝis (germana) imperiestro en 1792.
Františkovy Lázně havas 24 kuracajn fontojn (parte marĉajn), el kiuj 12 estas uzataj por kuracado.
Iom pri la historio de tiu regiono
Františkovy Lázně troviĝas en la historia regiono nomata Sudetio. La termino, kiu akiris teritorie politikan enhavon, estis misuzita de germanaj nazioj subtenata de parto de germana loĝantaro de Sudetio (precipe de Sudetgermana partio, SdP) al disbato de la demokratia Ĉeĥoslovakio. Tiu ĉi teritorio estis nome ekde la 10-a jarcento neniam dubita parto de Ĉeĥa ŝtato, respektive lando de Ĉeĥa Krono, kvankam ĉi tie ekde la 13-a jarcento vivis germana loĝantaro, kiu ĉi tie havis majoritaton. Post munkena interkonsento (1938) estis kiel Sudetio markata la plena teritorio rezignita de Ĉeĥoslovakio sub premo pere de grandpotencoj al la hitlera Germanio.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
3 070
1880
4 397
1890
4 354
1900
4 382
1910
5 239
1921
5 608
Jaro
Loĝantoj
1930
6 497
1950
3 335
1961
4 752
1970
4 849
1980
5 192
1991
5 184
Jaro
Loĝantoj
2001
5 261
2014
5 547
2016
5 536
2017
5 497
2018
5 501
2019
5 514
Jaro
Loĝantoj
2020
5 461
2021
5 032
2022
5 187
2023
5 707
2024
5 783
Partoj de urbo
Aleje-Zátiší (katastra teritorio (k. t.) Františkovy Lázně)
Dlouhé Mosty (k. t. Dlouhé Mosty kaj Františkovy Lázně)
En 1914 okazis en la tiama Franzensbad Esperanto-kongreso de Aŭstrio-Hungario, al kiu la urbo kun la tuta Bohemio apartenis. Tiam oni inaŭguris la unuan monumenton dediĉitan al L. L. Zamenhof, konstruitan laŭ iniciato de Jakob Hechtl kaj detruitan de germanaj nazioj en 1938, kiam tiu regiono nomata Sudetio post la munkena interkonsento (1938) estis kiel Sudetio markata la plena teritorio rezignita de Ĉeĥoslovakio sub premo pere de grandpotencoj al la hitlera Germanio.
En 1991 estis inaŭgurita memortabulo pri tiu monumento, donaco de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Je 1994-06-10 ĝi estis vandalece detruita, sed donacoj ebligis starigon de alia tabulo.
Pri la urbo
Franzensbad (Bohemujo) La plej fama banurbo de la mondo rilate al la torfaĵaj banoj (traduko), Eldonejo: J. Kobrtsch & Gschihay, Eger-Franzensbad
Franzensbad - La plej fama banurbo de la mondo rilate al torfaj banoj. La plej efika kuracloko por kormalsanoj esperantigis J Hechtl Franzensbad Kuracdirekcio 1914 8 p 41 il 20 cm sur la kovrilo fervoja skiza mapo