Nové Sedlo (germane Neusattl) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov, en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 2 557 loĝantoj (2024). Ĝi ludas signifan rolon en industrio precipe en tradicia vitrofarista produktado de pakuma vitro en uzino O-I Manufacturing Czech Republic (ĉirkaŭ 1 mil. pecoj/tago) kaj plu de porcelanfabriko Leander en Loučky, konata de produktado fajna blanka kaj rozkolora porcelano.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Staré Sedlo, Hory, Mírová, Vintířov, Královské Poříčí, Loket kaj Chodov.
Historio
La unua skribmencio pri Nové Sedlo devenas el la jaro 1397.
Geografia situo
Urbo Nové Sedlo situas sur maldekstra bordo de rivero Ohře, apud la historia urbo Loket, meze de Sokolova baseno. La urbo situas en loko de minado de brunkarbo. Okcidente troviĝas brunkarba minejo Družba kaj la interna elŝutejo de subĉiela minejo Jiří.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 212 |
---|
1880 | 2 400 |
---|
1890 | 5 363 |
---|
1900 | 8 235 |
---|
1910 | 8 966 |
---|
1921 | 7 697 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 7 809 |
---|
1950 | 4 561 |
---|
1961 | 4 299 |
---|
1970 | 3 021 |
---|
1980 | 2 834 |
---|
1991 | 2 508 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 639 |
---|
2014 | 2 597 |
---|
2016 | 2 565 |
---|
2017 | 2 576 |
---|
2018 | 2 590 |
---|
2019 | 2 599 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 604 |
---|
2021 | 2 522 |
---|
2022 | 2 554 |
---|
2023 | 2 598 |
---|
2024 | 2 557 |
---|
Partoj de urbo
Transporto
Ŝoseoj
Tra la urbo kondukas ŝoseo de la II-a klaso:
Fervojo
Nové Sedlo situas sur signifa fervojlinio, por vojaĝantoj markita 140, kuniganta Chomutov kaj Cheb kaj sur linio kuniganta Nové Sedlo kaj Loket markita 144.
Memorindaĵoj
La plej valora memorindaĵo en la urbo estas preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria konstruita en la jaro 1904 plejparte el ligno.
Rilataj artikoloj
Pluaj fotoj
-
Strato Masarykova
-
Baza lernejo
-
Nokta klubo
-
Paroĥo
-
Partoj de urbo Nové Sedlo (3) |
---|
|
|