Kaolino estas speco de plasteca rokaĵo, en kiu enestas argila mineralo kaolinito. Precipe en dolĉakva medio, miksite kun polvo kaj sablo, ĝi povas estigi specifan blankkoloran argilon, vaste uzatan en industrio.
Ekzistas multaj specoj de kaolino kun diferencaj fizikaj-kemiaj ecoj.
Etimologio
La vorto „kaolino“ devenas el la ĉina lingvo. Gāolǐng tǔ aŭ Kao-ling tchu signifas "argilo el Alta monteto" kaj ĝi eliras el la nomo de la riĉa trovloko Kao-ling („Alta monteto“) en la provinco Jianĝi en sudorienta parto de Ĉinio. Laŭ Francisko AzorínKaolino estas Tre blanka argilo, uzata por fabriki porcelanon.[1] Li indikas etimologion el ĉina kao-ling (alta monto).[2]
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.