Ĝi ricevis la nomon Iris, tiu de Iriso (greke Ίρις), la heroldino de la helenaj gedioj.[3]
Simbolo
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon.
Tiu de Iris estas .
Ecoj
Ĝia hela surfaco kaj malgranda distanco de Suno faras de ĝi kvaran plej brilantan objekton de tiu zono, post 4 Vesta, Cereso kaj 2 Pallas; sed dum la opozicio, ĝi povas havi videblan magnitudon de 7,8 kaj esti vidita per binokloj. Dum maloftaj opozicioj ĝia magnitudo povas atingi 6,7.
La analizo de ĝia luma kurbo montras malglatan surfacon[4],
kaj aksan klinitecon de ĉirkaŭ 85°: unu poluso eksponiĝas al Suno dum la somero, tio kio devas estigi grandajn temperaturajn diferencojn. Ĝia surfaco montras variajn albedojn, notinde eblan helan areon en la norda duonglobo[5].