Krom tio ŝi estis mesaĝistino de dioj, sed aparte de la plej alta dio Zeŭso kaj de lia edzino Hera. Estis ne nur anoncistino de raportoj, sed ankaŭ konfidantino kaj konsilistino. Iriso kontraste al mesaĝisto de dioj Hermeso la ordonojn ne realigis, nur anoncis ilin. Ŝi ŝatis ion mem aldoni al la anoncoj, aparte se temis pri komunikaĵo al diino pri kiu ŝi ĵaluzis.
En mitoj oni sciigas, ke krom aliaj agoj ŝi forkondukis vunditan diinon Afroditon el bataloj kontraŭ Trojo kaj pro ordono de Hera fortondis de mortanta Dido harbuklon kaj tiel senkatenigis ŝian animon el la korpo.
Iriso estis belega kaj per tio ŝi tre kontrastis kun siaj tri fratinoj, kiuj estis Harpioj, teruraj virinoj kun birdaj flugiloj kaj bekoj.
Epitetoj
Ĥristopteono
Elopo
Podas ôkea aŭ Podênemos ôkea ("ventopieda")
Taŭmantio aŭ Taŭmanto ("superbela")
Reflekto en arto
Antikvaj artistoj bildigis Irison kiel belegan flugilhavan knabinon kun kruĉo da akvo kaj kun herolda bastono. Multo da ŝiaj fiziognomioj konserviĝis sur vazaj pentraĵoj, dufoje ŝi estas ankaŭ bildigita sur reliefoj en orienta flanko de Partenono.