8 Flora estas granda asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas, inter la grandaj asteroidoj, plej proksima de Suno. (Neniu el la asteroidoj pli proksimaj de Suno havas diametron pli granda ol 25 km.) Ĝia hela surfaco kaj malgranda distanco de Suno donas al ĝi averaĝan videblan magnitudon de 8,7 sed dum favora opozicio, ĝi povas havi videblan magnitudon de 7,9 kaj esti vidata per binokloj.
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de 8 Flora estas .
Flora familio
8 Flora esta plej granda ano de la Flora familio; ĝi entenas ĉirkaŭ 80% el la maso de tiu asteroida familio, verŝajne rezultanta de diseriĝo de pli granda korpo pro forta alfrapo. Ĉirkaŭ 5% el la asteroidoj de la asteroida zono estas anoj de la flora familio.