Turka marbordo apud Dalaman .
La egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200 -regiono "mediteranea regiono kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "mediteranea baseno". La ekoregiono grandparte kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo . Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Bulgarujo , Grekujo , Nord-Makedonujo kaj Turkujo .
Priskribo
La ekoregiono okupas areon de 133 500 kvadrataj kilometroj en la marbordaj ebenaĵoj de la okcidento de Turkujo, inkludanta mallarĝan zonon laŭlonge de la nordorienta marbordo de Marmora Maro , kaj de kontinenta Grekujo (escepte de la ekstrema nordokcidento) , kaj en la insuloj de Egea Maro . Krome, ĝi etendas landinternen ĝis ĝi atingas la limon de Grekujo kun Bulgarujo kaj kun Nord-Makedonujo.
La klimato estas mediteranea .
Flaŭro
Kelkaj originaj arbaroj de la malgrandazia pino (Pinus brutia ) ankoraŭ ekzistas. El la maloftaj kaj minacataj specioj citendas la orientan likvidambaron (Liquidambar orientalis ) kaj la teofrastan palmon (Phoenix theophrastii ).
Faŭno
La endanĝerigata kareto (Caretta caretta ) demetas ovojn en la regiono. El la mamuloj troviĝas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes ), la griza lupo (Canis lupus ) kaj la apro (Sus scrofa ). Estas multaj birdospecioj, kaj loĝantaj kaj migrantaj . El ili troviĝas endanĝerigataj specioj kiaj pigmea kormorano (Phalacrocorax pygmeus ), krispa pelikano (Pelecanus crispus ), blankkapa anaso (Oxyura leucocephala ) kaj malgranda turfalko (Falco naumanni ).
Endemiismoj
Stato de konservado
La ekoregiono estas krize endanĝerigata. Ĝi estas tre degradita kaŭze de jarcentoj da densa loĝantaro .
Protekto
Vidu ankaŭ
Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj
Bulgario , Grekio , Nord-Makedonio , Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj
Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj
Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj
Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj
Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj
Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj
Israelo , Jordanio , Libano , Sirio , Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj
Hispanio , Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj
Albanio , Bosnio kaj Hercegovino , Kroatio , Grekio , Italio , Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj
Francio , Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio
Alĝerio , Kanarioj ( Hispanio ), Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo
Alĝerio , Egiptio , Libio , Maroko , Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj
Alĝerio , Libio , Maroko , Tunizio , Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj
Francio , Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj
Albanio , Grekio , Nord-Makedonio , Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj
Israelo , Libano , Sirio , Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj
Francio , Italio , Kroatio
Palearktisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco Eŭropa-siberia ekoprovinco
Mediteranea ekoprovinco
Dezertega ekoprovinco
Okcident- kaj centrazia ekoprovinco
Orient-azia ekoprovinco
Vidu ankaŭ Palearktiso , ekozono , ekoprovinco kaj ekoregiono
Eksteraj ligiloj