Kaŭze de la larĝa altituda amplitudo de tiu ekoregiono, la plej altaj altitudoj (super 1 000 m) estas kovritaj de koniferaroj, kaj je pli malaltaj altitudoj superregas la foliarbaroj kaj la makisoj. La konifera zono estas dominata de ordinara piceo, blanka abio kaj nigra pino kun ĉemiksaĵo de eŭropa fago. La superregantaj specioj de la pli malaltaj zonoj inkludas diversajn deciduajn kverkojn : hungaran kverkon (Quercus frainetto), lanugan kverkon (Quercus pubescens) kaj muskan kverkon (Quercus cerris). Krome troviĝas orienta karpeno (Carpinus orientalis) kaj orno (Fraxinus ornus) kun perukarbedo (Cotinus coggygria), kristodorno (Paliurus spina-christi) kaj Judas-arbo (Cercis siliquastrum). Ĉiamverdaj arboj kaj makisaj arbedoj estiĝas duon-dominantaj apud la marbordo : anzino (Quercus ilex), halepa pino ) (Pinus halepensis), terebintarbo (Pistacia terebinthus), lentisko (Pistacia lentiscus), pika junipero (Juniperus oxycedrus), grandfrukta junipero (Juniperus macrocarpa), okcidenta arbuto (Arbutus unedo), orienta arbuto (Arbutus andrachne) kaj oleandro (Nerium oleander).
Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la Orient-mediteranea provinco de la Mediteranea Regiono kaj de la Adriatika provinco ene de la Holarkta Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).